Robert Devereux, 2-a Grafo de Essex: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota modifo de: fr:Robert Devereux (2e comte d'Essex)
{{polurinda}}
Linio 1:
{{polurinda}}
 
[[Dosiero:Robert Devereux, 2nd Earl of Essex.jpg|thumb|right|Robert Devereux, 2a Grafo de Essex, laŭ Marcus Gheeraerts la pli juna]]
 
'''Robert DEVEREUX''', 2-a Grafo de Essex (la [[10-an de novembro]] [[1566]] - la [[25-an de februaro]] [[1601]], angla kortegano, favorato de [[Elizabeto la 1-a (Anglio)|Elizabeta la 1-a]].
 
Li naskiĝis en [[Cumberland]] en 1566. Li estis la filo de Walter Devereux, la 1-a Grafo de Essex, kiu helpis kolonii Irlandon, kaj Letice Knollys. Lia praavino estis [[Mary Boleyn]], fratino de [[Anne Boleyn]]. Li pasis sian fruan infanecon ĉe la patra bieno en Kimrujo antaŭ ol eniri [[Trinity College]], [[Universitato de Kembriĝo]]. Post la morto de sia patro en 1576 li iĝis la 2-a Grafo de Essex. En 1580 lia matro eziĝis kun la favorato de la reĝino, la [[Robert Dudley, 1-a Grafo de Leicester|Grafo de Leicester]], kiun iuj laŭdiroj nomis kiel la patro de Robert DevereŭDevereux.
 
De 1585 alĝis 1586 li soldatis sub sia stif-patro en Nederlando kaj akiris fortan reputacion ĉe [[Zutphen]], kie la poeto Kavaliro [[Philip Sidney]] ricevis mort-vundon. Reveninte al la angla kortego, li baldaŭ gajnis la favoron de la reĝino, kiu donis al li la monopolon de dolĉaj vinoj, kaj, post la morto de la Grafo de Leicester, nomumis lin Mastro de la Ĉevaloj. Tamen la rilatoj kun Elizabeta tikliĝis. En 1589, malgraŭ la malpermeso de la reĝino, li partoprenis en ekspedicio de Kavaliro [[Francis Drake]] kontraŭ la hispanoj, kaj revenis en Anglion nur post malsukcesa peno kaptis [[Lisbono]]n. En 1590 li sekrete edziĝis kun Frances Walsingham, la filino de Kavaliro [[Francis Walsingham]] kaj la vidvino de Kavaliro Philip Sidney, tio kio ege malplaĉis al Elizabeta. Tamen li regajnis ŝian favoron. En 1591 ŝi sendis lin al Francio por helpi [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]] sieĝi Rouen, sed li revenis en Anglion en january 1592 sen atingi iun ajn. En 1594 li iĝis ano de la Privata Konsilio. En 1596 akiris gloron dum la kapton de [[Kadizo]].
 
En 1594 komencis la plej grava ribelo de la irlandoj. La Grafo de Essex urĝis fortajn rimedojn. Dum diskuto pri Irlando li kverelis kun la reĝino kaj forturnis sin de ŝi: kolere ŝi frapis liajn orelojn. Ilia amikeco neniam tute restatiĝis. Tamen en 1599 li persvadis Elizabetan nomumi lin komandanton de la anglaj armeoj en Irlando kaj Lord-Leŭtenanto (gubernatoro) de tiu lando. Li havis 16000 soldatojn, kaj kiam li foriris de Londono homoj aklamis lin. Li estis dirinta al la Privata Konsilio ke li alfrontus la ribelan estron [[Aodh Mór Ó Néill]] en [[Ulster]], sed, post sia veno en Irlandon, li ŝanĝis siajn planojn. Sekvis serio de bataletoj en la sudo de Irlando, kaj li malfortigis siajn trupojn per loki multajn soldatojn en garnizonoj. La ribelantoj gajnis plurajn venkojn, kaj devigis lin trakti milit-paŭzon kiun la angla registaro konsideris humiliga. Li kavalarigis multajn oficirojn, kaj fakte kiam li revenis de Irlando la duono de la anglaj kavaliroj estis kavalarigitaj de li. Laŭdire la ribelantoj mokriproĉe asertis ke li neniam tiris sian glavon krom por fari novajn kavalirojn.