Urogalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 58:
La idoj similas al la ino pro la kamufla koloraro, kiu estas pasiva protekto kontraŭ predantoj. Krome ili portas nigrajn kronoplumojn. Je aĝo de ĉirkaŭ 3 monatoj, fine de somero, ili plumoŝanĝas laŭgrade al plenkreska plumaro de virbirdoj kaj inoj.
 
== VivoKutimaro ==
La Urogaloj ne estas elegantaj flugantoj pro sia korpopezo kaj mallongaj, rondoformaj flugiloj. Dum ekflugo ili produktas subitan tondrobruon kiu forpelas predantojn. Pro korpogrando kaj enverguro ili evitas junajn kaj densajn arbarojn por flugado. Dum tio ili faras mallongajn glitoflugojn. Ties plumoj produktas fajfan sonon.
[[Image:Capercaillie Lomvi 2004.jpg|thumb|250px|right|masklo de Urogalo.]]
 
[[Image:Capercaillie Lomvi 2004.jpg|thumb|250px300px|right|masklo de Urogalo.]]
Printempe okazas bunta [[pariĝado|ceremonia seksardo]]. La plej grandan parton de tiu aktivado okupas konkurencon inter najbaraj virbirdoj aŭ foje inter du el ili en la sama [[masklaro|kantejo "lek"]]. Frumatene la viroj laŭtege kaj seke kantas surbranĉe apud sia dormejo kaj inoj venas suben. Poste li subeniras kaj pariĝas foje ne nur kun unu ino, sed kun pliaj. Somere la birdoj vivas surgrunde kaj manĝas ne nur vegetaraĵojn sed ankaŭ ĉiajn bestetojn: vermojn, formikojn, ktp. Aŭtune povas okazi kvazaŭ seksarda kantado, kiu utilas nur por markigi teritoriojn kaj prepariĝi por printempa seksardo. Vintre ili revenas al surarba vivo kaj vegetarana manĝo. La inoj preskaŭ neniam malsupreniras surgrunden vintre.
 
=== NestoReproduktado ===
La ino konstruas [[nesto]]n '''surgrunde''' inter herbo kaj sekaj folioj, ofte ĉe pino aŭ inter malaltaj branĉoj de juna arbo. Aprile, maje aŭ junie (se pli norde aŭ pli alte) ŝi demetas 5 ĝis 9 flavecajn ovojn makulitajn brune similajn laŭ grando kaj formo al tiuj de kokinoj, sed kun tiuj makuletoj. Ŝi [[Kovado|kovas]] ilin ĉirkaŭ unu monato. Tuj post ĉies eloviĝo la idaro estas translokigita de patrino al pli sekura loko ([[elnestiĝo]]). La idoj flugas antaŭ unu monato post la eloviĝo, eĉ antaŭ la tuta plumiĝo. Post plenkreska plumoŝanĝo je trimonata aĝo la idoj havas malsimilan plumaron laŭ sekso.
 
=== Manĝo ===
 
Urogaloj restas ĉiam ĉe sia arbaro, do, ili manĝas ĉefe ties foliaron. Ĉar plej ofte ili vivas ĉe pinarbaro, oni manĝas ĉefe pinglojn, do, iliajn foliojn. Aliaj urogaloj plej ofte manĝas foliojn de [[ilekso]]j, [[kverko]]j, ktp., sed ankaŭ [[frukto]]jn, [[bero]]jn. Foje ili manĝas [[insekto]]jn ĉefe por la idaro kiuj bezonas urĝe [[proteino]]jn, ĉar en montara regiono somero mallongas. Ĉar vintre oni manĝas nur pinglojn, kio estas vere malmola manĝaĵo, tiuj birdoj serĉas kaj englutas ŝtonetojn kiuj utilas kiel dentoj.
 
=== Vivmedio kaj habitato ===
Pro siaj interrilataj kaj flugaj kutimoj la urogaloj bezonas malfermajn [[arbaro]]jn aŭ arbarojn kiuj havu proksime malfermajn zonojn. La arbaro povas esti de [[pino]]j, [[betulo]]j, [[fago]]j, [[kverko]]j, ktp. La birdoj (maskloj unuflanke kaj inoj aliflanke) estas teritoriaj kaj markas por si mem areon de 1 km proksimume.