Vaporo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:2008-07-15 Steam rising at Duke.jpg|thumb|right]]
'''Vaporo''' signifas [[gaso]]n, kiu havas ankoraŭ kontakton kun la originala [[likvo|likva]] aŭ [[solido|solida]] [[Fazo de materio|fazo]], el kiuj ĝi estiĝis per [[vaporiĝo]] aŭ [[sublimiĝo]]. Kun paso de tempo estiĝas [[dinamika ekvilibro]], kiam tiom da samkvantaj korpuskloj aliras la likvan aŭ solidan fazon, kiom male el la gaso likviĝas aŭ solidiĝas. La vaporo estas tiam ''saturita''. La ekvilibran fazon - kiom da korpuskloj aperas en la alia fazo – influas la [[premo]] kaj [[temperaturo]] de la [[sistemo]]. Tio gravas por disdivido de molekuloj.
 
Se oni apartigas la estiĝantan gasan fazon disde la patrina likva aŭ solida fazo, oni povas pluvarmigi la vaporon per alkonduko per plua varmo. Tiel estiĝas trovarmigita vaporo, kiu jam similas al la gasa fazo.
 
Se oni malvarmigas la trovarmigitan vaporon malrapide, ĝi atingas iam la t.n. [[rosopunkto]]n, kiam la vaporo denove ''saturiĝas'' kaj okaze de plua malvarmigo [[kondensado|kondensiĝas]] denove al likvaĵo. Okaze de direkta trairo de gasforma al solida stato, tio estas ĉe [[malsublimiĝo]] aŭ [[deponado]] (''malsublimiĝo''), oni nomas tiun korespondan punkton ''deponadopunkto'', kiu konfuziĝas kun [[frostopunkto]].
 
Dum la vaporo kiel gaso – neglektante la farbaĵojn – ne estas videbla, oni nomas ĉiutage vaporo la videblan aermiksaĵon kun fajnaj likvaj gutoj ([[akvovaporo]]). La konvena faka esprimo estas [[aerosolo]], sed ĉiutage oni diras ankaŭ [[nebulo]] aŭ [[nubo]].