Urogalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 68:
Printempe okazas bunta [[pariĝado|ceremonia seksardo]]. La plej grandan parton de tiu aktivado okupas konkurencon inter najbaraj virbirdoj aŭ foje inter du el ili en la sama [[masklaro|kantejo "lek"]]. Frumatene la viroj laŭtege kaj seke kantas surbranĉe apud sia dormejo kaj inoj venas suben. Poste li subeniras kaj pariĝas foje ne nur kun unu ino, sed kun pliaj. Somere la birdoj vivas surgrunde kaj manĝas ne nur vegetaraĵojn sed ankaŭ ĉiajn bestetojn: vermojn, formikojn, ktp. Aŭtune povas okazi kvazaŭ seksarda kantado, kiu utilas nur por markigi teritoriojn kaj prepariĝi por printempa seksardo. Vintre ili revenas al surarba vivo kaj vegetarana manĝo. La inoj preskaŭ neniam malsupreniras surgrunden vintre.
 
=== ReproduktadoPariĝado kaj reproduktado ===
La pariĝa sezono de la Urogalo komencas dum la printempa vetero progresas, vegetaĵaro disvolviĝas kaj laŭ altitudo inter marto kaj aprilo kaj daŭras ĝis majo aŭ junio. Tri kvaronoj de tiu longa [[reprodukta sezono]] konsistas el simpla teritoria konkurenco inter virbirdoj ĉu najbaraj ĉu en la sama [[masklaro|masklejo]] “lek”.
 
Frumateniĝe la arba pariĝado komencas sur dika branĉo de elstara arbo. La virkoko sintenas sin kun levataj kaj malfermaj vostoplumoj, rektigita kolo, beko indikante ĉielon, flugiloj subenigitaj kaj tiele li komencas sian tipan kanton. Tiu konsistas el kvar partoj, tamburetado, tamburrulado, korkeltiro kaj gluglado aŭ spirado.
 
Nur fine de la pariĝada ceremonio la inoj alvenas al la ceremoniejo, nomata ankaŭ [[masklaro|lek]], kio signifas ''ludo'' en [[Norvega lingvo|norvega]]. Tiam la virkoko pluas la ceremonion surgrunde en malferma proksima loko. La ino, preta pariĝi, kaŭras kaj krietas plendan sonon. Se estas pli da unu virkoko en la masklejo ''lek'', estas ĉefe la koko alfa kiu [[Kopulacio|kopulacias]] kun la estantaj inoj. En tiu fazo la Urogaloj estas ege sensivaj kontraŭ ĝenado kaj eĉ observado de unu homo povas kaŭzi la ekflugon de inoj kaj fuŝi la kopulacion en tiu mallonga tempero kiam ili pretas koncipiĝi.
 
Kiel tradicie scias ĉasistoj aliflanke, la virkokoj estas malpretaj rekoni alarmajn signalojn dum la pariĝa ceremonio. Tio estis kialo de tre konata referenco de la specio en populara kulturo: en unu el la famaj filmoj kie [[rolulo|rolulis]] [[Romy Schneider]], la juna ''[[Imperiestrino Sissi]]'' estas ĉasanta kun sia onklo. Kiam li estas pafonta al maskla urogalo profitante lian ŝajnan surdecon, ŝi sukcesas timigi la birdon kiu fuĝas. Tio estas uzata kiel metaforo por la ŝanĝoj alportitaj de virineco: ĉar enamiĝinta ŝi ekkonscias pri la asocia sento de senkonscio kiu permesas ŝin samsenti kun la birdo (dum simpla junulino simple estus preferinta ĉastrofeon).
 
Estas pli malgranda ceremonia epoko aŭtune, kiu utilas por marki la teritoriojn por la vintraj monatoj kaj la venonta sezono.
 
La ino konstruas [[nesto]]n '''surgrunde''' inter herbo kaj sekaj folioj, ofte ĉe pino aŭ inter malaltaj branĉoj de juna arbo. Aprile, maje aŭ junie (se pli norde aŭ pli alte) ŝi demetas 5 ĝis 9 flavecajn ovojn makulitajn brune similajn laŭ grando kaj formo al tiuj de kokinoj, sed kun tiuj makuletoj. Ŝi [[Kovado|kovas]] ilin ĉirkaŭ unu monato. Tuj post ĉies eloviĝo la idaro estas translokigita de patrino al pli sekura loko ([[elnestiĝo]]). La idoj flugas antaŭ unu monato post la eloviĝo, eĉ antaŭ la tuta plumiĝo. Post plenkreska plumoŝanĝo je trimonata aĝo la idoj havas malsimilan plumaron laŭ sekso.