Urogalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 73:
Frumateniĝe la arba pariĝado komencas sur dika branĉo de elstara arbo. La virkoko sintenas sin kun levataj kaj malfermaj vostoplumoj, rektigita kolo, beko indikante ĉielon, flugiloj subenigitaj kaj tiele li komencas sian tipan kanton. Tiu konsistas el kvar partoj, tamburetado, tamburrulado, korkeltiro kaj gluglado aŭ spirado.
 
[[Image:The Fighting Capercaillies by Ferdinand von Wright.jpg|300px|thumb|left|''Luktantaj urogaloj'', 1886, de Ferdinand von Wright, unu el la plej konataj pentrahĵoj el Finlando, montras la distingan kutimaron de la Urogaloj.]]
Nur fine de la pariĝada ceremonio la inoj alvenas al la ceremoniejo, nomata ankaŭ [[masklaro|lek]], kio signifas ''ludo'' en [[Norvega lingvo|norvega]]. Tiam la virkoko pluas la ceremonion surgrunde en malferma proksima loko. La ino, preta pariĝi, kaŭras kaj krietas plendan sonon. Se estas pli da unu virkoko en la masklejo ''lek'', estas ĉefe la koko alfa kiu [[Kopulacio|kopulacias]] kun la estantaj inoj. En tiu fazo la Urogaloj estas ege sensivaj kontraŭ ĝenado kaj eĉ observado de unu homo povas kaŭzi la ekflugon de inoj kaj fuŝi la kopulacion en tiu mallonga tempero kiam ili pretas koncipiĝi.
 
Linio 79 ⟶ 80:
Estas pli malgranda ceremonia epoko aŭtune, kiu utilas por marki la teritoriojn por la vintraj monatoj kaj la venonta sezono.
 
La ino konstruas [[nesto]]n '''surgrunde''' inter herbo kaj sekaj folioj, ofte ĉe pino aŭ inter malaltaj branĉoj de juna arbo. Ĉirkaŭ tri tagojn post kopulacio la ino komencas ovodemetadi. Post 10 tagoj tio finiĝas, la averaĝa ovaro estas de 8 ovoj sed povas esti ĝis 12, rare nur 4 aŭ 5 ovoj. Aprile, maje aŭ junie (se pli norde aŭ pli alte) ŝi demetas 5 ĝis 9 flavecajn ovojn makulitajn brune similajn laŭ grando kaj formo al tiuj de kokinoj, sed kun tiuj makuletoj. Ŝi [[Kovado|kovas]] ilin ĉirkaŭ unu monato. Tuj post ĉies eloviĝo la idaro estas translokigita de patrino al pli sekura loko ([[elnestiĝo]]). La idozorgado daŭras ĉirkaŭ 26–28 tagoj depende de vetero kaj altitudo. La idoj flugas antaŭ unu monato post la eloviĝo, eĉ antaŭ la tuta plumiĝo. Post plenkreska plumoŝanĝo je trimonata aĝo la idoj havas malsimilan plumaron laŭ sekso.
 
Komence de la reprodukta sezono la ino estas tre sensiva al ĝenado kaj elnestiĝas rapide. Fine ŝi toleras iome ĝenadon, kaŭras sur neste kiu kutime estas kaŝita sub malaltaj branĉoj de juna arbo aŭ rompita arbokrono. Dum kovado la ino sidas surneste kaj eliros nur se ĝenado okazas proksimege. Kovantaj inoj rare pasas pli da unu horo forneste manĝante kaj tiele ŝi iĝas iome senfekokapabla. Esto de proksima nesto estas ofte indikata de distingaj longecaj kaj senformaj fekaĵoj<!-- konataj kiel "clocker droppings"-->. Eloviĝo okazas preskaŭ kolektive kaj tuj poste okazas [[elnestiĝo]] por eviti atakeblon. Abandonitaj nestoj ofte enhavas fekaĵojn; malplenigo el la inaj apendicoj okazas dum la [[Kovado|kovada]] periodo.
 
Post eloviĝo la idoj dependas de varmigo fare de la ino. Kiel ĉe ĉiuj frumaturaj birdoj la idoj estas tute kovrataj de [[lanugo]] je eloviĝo sed ne kapablas reteni sian korpotemperaturon kiu estas 41°C ĉe tiuj birdoj. Dum malvarmo kaj pluva vetero la idoj bezonas esti varmigitaj de la ino ĉiun kelkan minuton kaj dum la tuta nokto.
 
Ili serĉas manĝon sendepende kaj predas ĉefe insektojn, kiel [[papilio]]j [[raŭpo]]j kaj [[larvo]]j (estas specializa papilio kies raŭpoj disvolviĝas nur ĉe ''Vaccinium myrtillus''), [[formiko]]j, [[miriapodo]]j, grundaj [[skarabo]]j kaj simile.
 
Ili kreskas rapide kaj plej parto de la energio konsumita estas transformata en proteino de flugo muskolaro (la blanka viando ĉirkaŭ la brusto ĉe kokoj). Je aĝo de 3–4 semajnoj ili povas ekflugi, el tiam ili komencas dormi en arboj en varmaj noktoj. Je aĝo de ĉirkaŭ 6 semajnoj ili povas reteni sian korpotemperaturon. La lanugo estis ŝanĝinta al nematura plumaro kaj je aĝo de 3 monatoj alia plumoŝanĝado metas ilin en sia antaŭkreska plumaro kaj tiam ambaŭ seksoj povas esti facile distingataj.
 
Komece de septembro la familioj ekdissiĝas. Unue disiĝas la junaj kokoj, poste la junaj inoj, kaj ambaŭ seksoj povas formi izolajn manĝogrupojn vintre.
 
=== Manĝo ===
[[File:Tetrao urogallus -Bayerischer Wald, Europe -female-8a (1).jpg|left|thumb|Ino en [[Bavaria Arbaro]], Eŭropo]]
[[Image:The Fighting Capercaillies by Ferdinand von Wright.jpg|300px|thumb|left|''Luktantaj urogaloj'', 1886, de Ferdinand von Wright, unu el la plej konataj pentrahĵoj el Finlando, montras la distingan kutimaron de la Urogaloj.]]
Urogaloj restas ĉiam ĉe sia arbaro, do, ili manĝas ĉefe ties foliaron. Ĉar plej ofte ili vivas ĉe pinarbaro, oni manĝas ĉefe pinglojn, do, iliajn foliojn. Aliaj urogaloj plej ofte manĝas foliojn de [[ilekso]]j, [[kverko]]j, ktp., sed ankaŭ [[frukto]]jn, [[bero]]jn. Foje ili manĝas [[insekto]]jn ĉefe por la idaro kiuj bezonas urĝe [[proteino]]jn, ĉar en montara regiono somero mallongas. Ĉar vintre oni manĝas nur pinglojn, kio estas vere malmola manĝaĵo, tiuj birdoj serĉas kaj englutas ŝtonetojn kiuj utilas kiel dentoj.