Charles Lemaire: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e aldono de era al la bibliografio (1898 L'Esperanto, Google)
ankoraŭ ne tute enciklopedieca stilo
Linio 10:
}}
 
'''Charles François Alexandre LEMAIRE''' (naskiĝis la {{daton|26|marto|1863}}, mortis la {{daton|21|januaro|1926}}) estis oficiro kaj esplor-vojaĝisto en [[Meza Afriko]], kajcetere launua patrodirektoro de la Belga Kolonia Altlernejo. Li estis [[Esperanto]]-pioniro en [[Belgio]].
 
Li verkis la dulingvan libron ''Tra Mez-Afriko - A Travers l'Afrique centrale'', eldonita en 1906 de la belga presisto (kaj Esperanto-aktivulo) [[Antoon Jozef Witteryck]].
Iam fine de la [[19-a jarcento]] eŭropaj esploristoj ekpenetris en la plej forajn regionojn de Afriko. Unu inter ili estis la [[Belgio|belga]] oficiro Charles Lemaire. Li meritas specialan atenton ne nur pro siaj esplorvojaĝoj kaj siaj detalaj raportoj, sed ankaŭ pro verkado de kelkaj interesaj libroj, krome kiel multflanka organizanto kaj socia aganto, kaj ĉefe kiel unua direktoro de la Belga Kolonia Altlernejo (kiu funkciis en [[Antverpeno]] de 1920 ĝis 1962). Aparte interese estas, ke li estas la persono, kiu faris la unuan veran varbadon por Esperanto en Belgio. Se oni deziras iom pli bone koni la homon Lemaire, iu aparte bona informfonto estas la dulingva libro ''Tra Mez-Afriko - A Travers l'Afrique centrale'', eldonita en 1906 de la belga presisto (kaj Esperanto-aktivulo) [[Antoon Jozef Witteryck]]. Tiu ĉi 85-paĝa libro, abunde ilustrita per fotoj, kun paralelaj tekstoj en la franca (maldekstraj paĝoj) kaj en Esperanto (dekstraj) kaj kun (ankaŭ dulingva) enkonduko kvarpaĝa fare de [[Hippolyte Sébert]], prezentas la tekston de prelego kiun Lemaire faris en [[Ĝenevo]] je la fino de la [[UK 1906|2-a Universala Kongreso de Esperanto]] ({{daton|1|septembro|1906}} en la Victoria-salono de la Wilson-palaco), kaj al kiu la ĝeneva publiko estis invitita. En tempo, kiam nur tre malmultaj eŭropanoj vojaĝis al Afriko (kaj ne multaj revenis vivaj) kaj kiam la publiko estis sub la impreso de la hororrakontoj de la vojaĝoj de H. M. Stanley, tia prelego havis grandegan sukceson, kaj tiu sukceso donis al tiu libro kaj tiu prelego iun kroman signifon, kiu multe kontribuis al la famo de la preleginto.
 
==Junaĝo==
Multaj frazoj en tiu (nun malfacile trovebla) libro informas nin pri la tiama centra Afriko, pri la propra sinteno de Lemaire rilate al la afrikanoj, pri la opinioj, kiujn la tiama eŭropa publiko havis pri Afriko, tiu nekonata kontinento, pri lia propra konduto, k.a. Klare evidentiĝas, ke entute li admiras kaj laŭdas la afrikanojn; li kondamnas la konduton de multaj nekomprenemaj eŭropanoj, sed li ankaŭ defendas la civilizan politikon de la eŭropaj koloniantoj. El la tuta priskribo montriĝas komprenema kaj sociema homo kun idealismaj sed ankaŭ realismaj sentoj kaj ideoj.
 
==Lia junaĝo==
Charles Lemaire naskiĝis la 26an de januaro 1863 en [[Cuesmes]], tiam mizera vilaĝo de karboministoj en la [[Valonio|valona]] parto de Belgio. Jam frue li perdis siajn gepatrojn kaj devis travivi malfacilajn cirkonstancojn. Lia inteligento tamen altiris la atenton de iu instruisto, kiu zorgis, ke la knabo poste povis transiri al la mezgrada lernejo, kie li atingis tre bonajn studrezultojn. La sola serioza karierebleco por la malriĉa junulo estis la armeo. Li iĝis vicleŭtenanto en [[1883]] post sukcesaj studoj en la Armea Altlernejo. Jam tie montriĝis liaj grandaj interesoj pri matematiko, kartografio, geografio, termezurado kaj meteologio. Lin vokis foraj horizontoj. Kaj unu el la bonaj eblecoj estis disponigi sin por kariero en la [[Kongo]]-ŝtato, kiun la belga reĝo [[Leopoldo la 2-a (Belgio)|Leopoldo la 2-a]] estis establinta en meza Afriko.
 
Linio 66 ⟶ 64:
Post la mondmilito la belga registaro fine (1919) volis realigi tion, kion ĝi jam intencis kiam ĝi transprenis en 1908 la Kongo-ŝtaton de Leopoldo 2-a, kaj por kio Lemaire daŭre estis pledinta: krei kolonian altlernejon universitatnivelan por tie serioze prepari la homojn kiuj iros administri en la Belga Kongo. Por gvidi tian lernejon oni bezonis homon kun grandaj spertoj kaj scioj kaj kun notinda kariero en Afriko. Neniu pli bone meritis tiun funkcion ol la tiam 57-jara Lemaire. En tiu altlernejo li mem instruis du fakojn: [[kartografio]]n, pri kio li havis grandajn sciojn, kaj [[deontologio]]n, fako kiu laŭ li estis ege necesa por ke la novaj administrantoj sciu, kiel ili devas honeste kaj homame konduti en la kolonio. En 1923 inaŭguriĝis la novaj konstruaĵoj (kiuj ankoraŭ ekzistas, nun kiel parto de la universitato, kaj estas destinitaj por la evolulandoj). Lemaire estis respektata kaj ŝatata direktoro, vera patro por siaj studentoj. La nova tasko postulis ĉiun lian energion kaj lian tempon malprofite al lia sanstato. Ne plu estis tempo por filozofio, por libroverkado, por ideoj pri internacia lingvo ... Lia vivo finiĝis iom neatendite nokte el la 20-a je la 21-a de januaro 1926.
 
== Esperanto kaj postvivo ==
==La meritplena homo==
Lia dekjara (kvankam multe interrompita) propagando por la ideo de internacia lingvo ankaŭ estis pionira, speciale en Belgio, sed ĝi finiĝis en direkto de la Ido-skismo kaj en kompleta seniluziiĝo.
Se oni diras ke la vivo de Lemaire estis meritplena, oni certe ne troigas. Oni konsciu, ke tiu vivo komenciĝis en plej malfacilaj cirkonstancoj en mizera vilaĝo de karboministoj, kie li jam frue perdis siajn gepatrojn. Nur danke al memdisciplino la instruado povis bone okazi kaj konduki al la Armea Altlernejo. Jam frue li akceptis la alvokon disponigi sin por la danĝera vivo en Afriko. Jam frue en sia Afrika kariero li konsciis, ke la indiĝenoj estas respektindaj homoj, de kiuj oni povas multon akiri, se oni estas honesta kaj korekta por ili, kaj li daŭre komunikis tion. Li ne hezitis konfesi ke li hororis kiam li relegis tion kion li estis farinta en sia unua Afrika periodo. Lia dekjara (kvankam multe interrompita) propagando por Ia ideo de internacia lingvo ankaŭ estis pionira, speciale en Belgio, sed ĝi finiĝis en la sakstrato de la Ido-skismo kaj en kompleta seniluziiĝo. La arkivo de liaj notlibroj, leteroj, raportoj k.a., konservata en la Reĝa Belga Muzeo pri Centra Afriko (en [[Tervuren]]) estas unu el la plej valoraj informfontoj pri la stato de Centra Afriko ĉirkaŭ la jaro 1900. Fama restis lia eldiraĵo al la studentoj: (tradukite) Bona administranto estas tiu, kiu observas ĉion, rimarkas ĉion, notas ĉion. Lemaire estis fiera pri rekono de siaj meritoj. Tio klare evidentiĝas el la indikoj sur la titolpaĝo de la libro ''Tra Mez-Afriko - A Travers l'Afrique centrale'', kie (en la franca lingvo) 16 honortitoloj estas listigitaj. Poste li akiris eĉ pli imponajn.
 
En [[1898]] la esploristo [[Adrien de Gerlache]] kun sia ŝipo ''Belgica'' sukcesis kiel unua traveturi kanalon en [[Antarkto]], kaj honore al Lemaire nomis ĝin la [[Lemaire-markolo]].
 
Lia naskiĝvilaĝo Cuesmes honoris lin en 1937 per bareliefo kaj per stratnomo. [[Ludoviko Lazaro Zamenhof|Zamenhof]] nomis lin "la vera patro de Esperanto en Belgio". Okaze de la centjariĝo de Esperanto en Belgio (decembro 1997) lia persono estis memorita en kelkaj gazetoj.
 
==Verkoj==
Linio 90 ⟶ 88:
* {{fr}} [http://www.aequatoria.be/French/CoqLemaireEquateur.html LE JOURNAL DE CHARLES LEMAIRE A L'EQUATEUR 1891-1893 par Daniel VANGROENWEGHE]
* [http://sites.google.com/site/rolandrotsaertbrugge/charles-lemaire Ciferecigita versio de Tra Mez-Afriko - A Travers l'Afrique centrale]
 
 
{{El Monato2|Lemaire, Charles|Wim de Smet}}