Hipotezo de Sapir-Whorf: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: uk:Гіпотеза Сепіра-Ворфа; cosmetic changes
{{citon}}
Linio 1:
En [[lingvoscienco]], la '''Hipotezo de Sapir-Whorf''' ('''HSW''', ankaŭ konata kiel "hipotezo de lingvistika relativeco") postulatas sisteman rilaton inter gramatikaj kategorioj de lingvo parolata de iu homo kaj kiel tiu homo kaj komprenas la mondon kaj sintenas en ĝi. Kvankam nomata "Hipotezo" de Sapir-Whorf, ĝi estis diskutata fundamenta aksiomo de la usona [[lingvisto]] kaj antropologo [[Edward Sapir]] kaj de lia kolego kaj studento [[Benjamin Whorf]].
 
La nomo mem de la hipotezo estas diskutebla, ĉar pli temas pri konstato ol pri hipotezo{{citon}}, kaj ĝin oni ŝuldas al antaŭuloj de Sapir. Cetere Whorf ne kunaŭtoras la hipotezon sed postdiris ĝin post Sapir radikaligante ĝin.
 
La hipotezo postulatas ke la naturo de aparta lingvo influas la kutiman pensmanieron de ĝia parolantaro: ke malsamaj lingvaj ŝablonoj produktas malsamajn pens-ŝablonojn. Tiu ideo postulatas ke neeblas perfekte priskribi la mondon per lingvo ĉar ĝi implicas ke la meĥanismo de iu ajn lingvo determinas la pensmanieron de ĝia parolantaro. La hipotezo estas esprimita en radikala kaj milda formuladoj.