Esperanta Humurino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
La nova esperanta renkontiĝo (poste nomita '''La 1-a Esperanta Humurino''') okazis en jaro 2010, kaj estis ĝi, verdire, ĝis alta grado nur renkontiĝo de konatuloj, preskaŭ tute imporviza. La partoprenantoj de la aranĝo (ĉiuj el 2 urboj: [[Odeso]] kaj [[Jalto]], do tiam ŝerce nomantaj sin "jaltesanoj") sukcesis, tamen, partopreni la urban [[Humurino|Karnavalon]] (anstataŭ nura spektado de ĝi). Ili ankaŭ okazigis malgrandan koncerton en Odesa Politektika Unversitato kaj multe (dum 3 tagoj) promenis tra la urbo.
 
En 2011 okazis jam '''La 2-a Esperanta Humurino''' (aŭ '''Humurino-2011'''), tiel do farante la Humurinon regula (ĉiujara) esperanta aranĝo. Certaj trajtoj ŝajnas ekestonti tradicioj de Esperanta Humurino. Plejverŝajne, ankaŭ en sekvaj jaroj la renkontiĝo estos 3-taga, kaj ĉiu tago havos sian ĉefan eventon:
<br> - '''Karnavala Tago''' - tute apartigita por partopreno en la urba [[Humurino|Karnavalo]] (irado tra centraj stratoj ene de la kostumita kaj dekorita kolono organizata de la urba registaro); kiel atestas sperto, la ago estas tre amuza, sed postulas ĉiujn fortojn de ties partoprenantoj. Post la Karnavalo kutime estas "libera tempo", dum kiu partoprenantoj povas disiĝi por viziti diversajn programerojn de la urba [[Humurino]] aŭ simple promeni.
<br> - '''Koncerta Tago''' - dum ĝi okazas komuna koncerto de partoprenantoj (en 2010 kaj 2011 jaroj, la ĉefa "stelo" de la koncerto estis [[Jalta]] esperanto-teatro "Improvizo").