Langola skribo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
[[Molusklo]]j, ankaŭ nomataj palpuskloj, estas langola versio de brajla skribo, kiu logike paralelas kun la minusklaro kaj fariĝas el naŭpunkta kvadrato. [[Mutusklo]]j estas [[gestolingvo|mangesta]] signaro bazata je sama logiko langola, do taŭga por rekte traduki ajn parolatan lingvon al surdmuta pervida konversacio, je la fonemaro de la gepatra lingvo. Kaj molusklojn kaj mutusklojn eblus uzi ankaŭ urĝuskle, tio estas, mallongige por pli rapida komunikado.
 
Ek de uzo de langolaj runoj ligiĝas kun langola skribo ankaŭ uzo de [[sabima cifero|sabimaj ciferoj]] kaj [[sistematematiko]].
 
=Historio kaj ideo=
Langolaj runoj fontas el penso simila al tiu de kreinto de Esperanto: Akceptante ke pro homa egaleco, ni uzu en internacia komuniko neŭtralan lingvon kiu estas logika, facile lernebla kaj ĉion esprimkapabla - kial ni ne uzu ankaŭ kulture neŭtralan signaron por skribi ĝin? Tiu penso kaptis svedon M. Strid instruantan Esperanton en [[Kameruno]] en jaro 1985. Origine langola (runa) skribo estis adaptita por Esperanto kaj la [[svahila]], sed poste aldoniĝis modifitaj signoj ankaŭ por [[skandinavo|skandinava]] lingvo.
 
Langola runa skribo, kvankam simpla kaj rapida, ne estas stenografia. Nur en 2001, post ekstudo de stenografia sistemo de O. W. Melin, komencis M. Strid ellabori veran rapidskribon langolan. Ĉirkaŭ kvar jarojn poste, tiu sistemo, langolaj minuskloj, estis preta en sia baza, tute fonetika formo. En tiu formo ĝi ampleksas pli ol ĉiujn fonemojn troveblajn en [[Internacia Fonetika Alfabeto]].
 
Kelkajn jarojn poste ellaboriĝis langolaj [[molusklo]]j kaj en majo 2010 pretis ankaŭ sistemo de langolaj [[mutusklo]]j.
 
=Langolaj minuskloj=
Langolaj minuskloj apartenas al la kursiva tradicio de [[Gabelsberger]].