[[Dosiero:Osama Bin Ladin Digitally Aged 2009.jpg|thumb|right|Usama bin Laden]]
'''Usama BIN LADEN''' (naskiĝis {{daton|10|marto|1957}} kaj mortis ĉ. {{dato|21|mayomajo|2011}} en Pakistano,; [[Araba lingvo|arablingve]]''' أسامة بن لادن''') estis [[Saŭda Arabio|saŭd-araba]] revoluciisto, kiu laŭ si batalis sanktan militon por la [[Islamo|islama]] mondo. En la 1980aj jaroj li batalis por [[Usono]] kontraŭ la komunista [[Sovetunio]] por forpuŝi ĝin el [[Afganio]], kaj ĝis lia morto li batalis kontraŭ [[Usono]] por forpuŝi ĝin de la islama mondo. La ĉeesto de Usono estas granda: en [[2000]] ĝi havis 6000 soldatojn en [[Saŭda Arabio]], bombantajn aviadilojn super [[Irako]] kaj ĝi estas delonge la patrono de [[Israelo]]. La gvidanta filozofio de Bin Laden estis [[islamismo]]: li deziris la unuiĝon de ĉiuj islamaj landoj en unu imperion. Prefere sub lia rego kiel [[kalifo]] (= la religia kaj politika reganto de la islama mondo). Por atingi tion, li klopodis instigi mondmiliton inter Usono kaj la [[Islama mondo]], kaj anstataŭigi registarojn kontraŭreligiajn (komunismajn, [[laikismo|laikismajn]], kaj tiujn, kiuj interkonsentas kun la Okcidento). Post la mondmilito, la islama imperio estus havonta plimulton de la [[petrolo]] de la mondo kaj, per Pakistano, la [[atombombo]]n. Usono mem frakasiĝos kiel Sovetunio, kaj fariĝos la Dis-Unuiĝintaj Ŝtatoj.
Laŭ la opinio de kelkaj islamismanoj, [[modernismo]] ne povis kunvivi kun [[Islamo]] kaj minacis forviŝi ĝin. Tial Bin Laden batalis kontraŭ la Okcidento.