Shi Tao: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Guaca (diskuto | kontribuoj)
+no
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
==Eta biografio==
Shi Tao naskiĝis en prefektujo Yanchi (盐池县), [[Wuzhong]], en la provinco [[Ningŝjao]]. Li studis ĉe Orientĉina Normala Universitato en Ŝanhajo kaj diplomiĝis en Juliojulio 1991, kaj edziĝis en 1994.
 
Shi Tao laboris en Fushun Institute of Technology dum 1997-99 sed translokiĝis al Kanado pro familiaj kaj personaj kialoj.
 
La 18an de Oktobrooktobro 2005, la Komitato por Protekti Ĵurnalistojn anoncis, ke Shi Tao estis unu el la venkintoj en 2005 de CPJ (Internaciaj Premioj por Gazetarlibereco)<ref>http://www.cpj.org/awards05/shi_tao.html</ref>. Laŭ la retejo de la komitato, li estos oficiale prezentita kun la premio kiam li elprizoniĝos.<ref>http://www.cpj.org/awards05/awards_release_05.html</ref>
 
En Martomarto 2006, li ricevis la premion "Vasyl Stus". La 28an de Novembronovembro 2006, li ricevis la Premion "Ora Plumo de Libero" de la Monda Asocio de Novaĵgazetoj.
 
==Aresto kaj enprizoniĝo==
En 2004, 37jaraĝa, Shi Tao laboris por ''Nuntempa Komerc-Novaĵoj'' en Hunan-provinco de Ĉinio.
 
La 20an de Apriloaprilo 2004, la ĉina registaro dissendis la dokumenton 11 "Notico koncerne la laboron por konservi stabilecon" (关于当前稳定工作的通知). En la dokumento, la registaro avertis la ĵurnalistojn, ke ĉinaj por-demokratiaj disidentoj povus reveni en Ĉinion la 4an de Juniojunio okaze de la 15a datreveno de la protestoj en Placo Tiananmen de 1989, kaj ke tio povus afekcii la stabilecon de la politiksocia ordo. La registaro petis de ĉiuj amaskomunikiloj malkomuniki ion ajn pri la tiel nomata "evento de la 4a de Junio", pri [[Falun Gong]] aŭ pri homoj petantaj politiksocian ŝanĝiĝon. Shi uzis sian privatan Yahoo!-retkonton kaj sendis resumon de la dokumento al eksterlanda retejo [http://www.asiademo.org Azia Demokrati-Fondaĵo].
 
Kiam la ĉina registaro malkovris tion, ĝi petis de Hongkonga Yahoo!-oficejo personajn informojn pri la sendinto. Yahoo! donis la informojn sen demandi la kialon. Tuj poste, Shi Tao estis arestita la 24an de Novembronovembro 2004. La ĉinaj aŭtoritatuloj konfiskis lian komputilon kaj dosierojn sen montri permeson por tion fari, kaj avertis liajn familianojn, ke ili parolu pri tio kun neniu alia. Li estis formale arestita la 14an de Decembrodecembro.
 
Lia advokato, [[Guo Guoting]] (郭国汀), fama por zorgi pri homrajtaj procesoj, asertis, ke la serĉado, la kapto kaj la sekva aresto estiestis kontraŭleĝaj. Rezulte, lia licenco labori kiel advokato estis paŭzigita dum unu jaro far la Ŝanhaja Leĝdepartemento. Poste li estis domarestita kaj unu el liaj kunlaborantoj ekzorgis pri la proceso.
 
La 11an de Martomarto 2005 la tribunalo juĝkunsidis sekrete, dum du horoj. La fratoj kaj la patrino de Shi Tao ne rajtis eniri kaj observi. Post la juĝkunsido finiĝis, Shi rajtis havi dek minutojn da tempo por esti kun la familianoj. Dek kvin tagojn poste, li estis kondamnita je dek jaroj, kaj je perdo de politikaj rajtoj dum du jaroj pro lia diskonigo de ŝtatsekreto.<ref>http://www.zonaeuropa.com/20050501_1.htm|title=EastSouthWestNorth</ref>
 
La 2an de Juniojunio 2005, la Hunana Tribunalo malakceptis la argumentojn de liaj advokatoj kaj neis lian pledon.
 
==Reagoj==
La okazintaĵo starigis polemikon rilate la komercajn agadojn de Yahoo!, kies Hongkonga filio provizis teĥnikan informon lige al la mesaĝo kaj retkonto de Shi Tao. Yahoo! estis kritikata de [[Ĵurnalistoj sen landlimoj]] pro tio ke ili informis la policon. La Usona Kongreso kunsidis pri tiu ĉi kaj aliaj similaj okazintaĵoj kun reprezentantoj de Yahoo!, Google, MSN, ktp. En Aŭgustoaŭgusto 2007, la Kongreso ekesploris pri Yahoo!.<ref>http://www.msnbc.msn.com/id/20167503/</ref> La fondinto [[Jerry Yang]] ĉeestis dum la kunsido en la Kongreso. <ref>[http://www.rthk.org.hk/rthk/news/expressnews/news.htm?expressnews&20071107&55&444660 RTHK]</ref>
 
La 28an de Aŭgustoaŭgusto 2007, la Monda Organizo por Homaj Rajtoj ekprocesis kontraŭ Yahoo! pro tio ke ĝi donis informojn pri ret-konto kaj IP-adreso al la ĉina registaro kio kaŭzis la areston de verkistoj kaj disidentoj. La proceso estis registrita en San Francisco por ĵurnalistoj Shi Tao kaj [[Wang Xiaoning]].<ref>[http://news.bbc.co.uk/2/hi/asia-pacific/6966116.stm BBC NEWS, Yahoo! in China human rights case]</ref>
 
La 6an de Novembronovembro 2007, la Usona kongresfakularo kritikis Yahoo! ĉar ĝi ne donis plenajn detalojn al la Komitato pri Eksterlandaj Aferoj la antaŭan jaron, kaj deklaris ke tio estis "la plej nepardonebla malzorgemo" kaj la plej malbona "misgvido".<ref>[http://news.bbc.co.uk/1/hi/technology/7081458.stm BBC NEWS, US rebukes Yahoo over China case]</ref>
 
La 13an de Novembronovembro 2007, Yahoo! reguligis sin kun Shi por sekreta sumo. Shi restas en prizono.[http://ap.google.com/article/ALeqM5ĵM79pzLTm4rNPLXXyUk9XVjr6YQD8SSU2S80]
 
Shi ja edziĝis kaj havis filon naskitan en Fushun, Liaoning. Ekzistas nepruvitaj onidiroj, ke ŝia edzino divorcis de li post lia enprizonigo.
 
Laŭ International Herald Tribune, dum vizito en Ĉinio, Ŝtatsekretario Condoleeza Rice diris la 27an de Februarofebruaro 2008, ke shi starigis demandon pri ĵurnalisto kaj verkisto enprizonigita de Ĉinio pro vidpunktesprimado en interreto dum renkontiĝo kun la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, Yang Jiechi. La prezidanto de Yahoo!, Jerry Yang, petis de Rice en letero sendita unu semajnon antaŭe, ke ŝi helpu sekure liberigi la ĵurnaliston, Shi Tao, kaj la verkiston, Wang Xiaoning.
 
==Similaj okazoj==