Édouard Ganche: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
gramatikaj detaletoj
Chipougne (diskuto | kontribuoj)
e →‎Biografo: E > É
Linio 15:
 
== Biografo ==
'''Édouard Ganche''' naskiĝis en la franca urbeto Baulon, apud [[Rennes]], filo de kuracisto, kiu trofrue mortis kiam EdouardÉdouard Ganche nur estis 13. Tiu evento ege impresis lin.<ref>'''Édouard Ganche''', ''Mon début dans la médecine. Un médecin de campagne en 1889'', Denoël et Steele, 1936, p. 130.</ref> En 1909, li publikigis novelaron titolitan ''La Libro de la Morto'', kiu atestas pri sia indigno rilate al la neevitebla destino de ĉiuj vivantuloj. Celante sekvi la ekzemplon de sia patro, li eklernis medicinon, sed li devis rezigni tiun vojon pro malsano. Li poste tute dediĉis sin al sia dua pasio, muziko, kaj pli precize al [[Frédéric Chopin]]. Dum sekvantaj dekjaroj li iĝis unu el la eminentaj fakuloj de la pola komponisto.
 
Li fondis la societon ''Société Chopin''<ref>http://www.frederic-chopin.com/</ref> en Parizo en 1911, kune kun la komponisto [[Maurice Ravel]] (1875-1937) kaj la verkisto [[Camille Le Senne]] (1851-1931). Li direktis la ''Monumenta-n Eldono-n de Frédéric Chopin'' (Oxford University Press, 1928-1932). Pro lia intereso pri Chopin, li iĝis fervora defendanto de pola kulturo en Francio.