Dalito: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
multaj lingvaj ĝustigoj (kaj restas pluraj eraroj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
En la [[Hinduismo|Hinduisma]] [[kasto|kasta]] sistemo de [[Hindio]], dalito estas homo kiu ne apartenas al iu ajn [[varno]], kaj do estas teorie ekster la kasta sistemo. Oni ofte nomas ĉi tiun grupon da homoj "netuŝeblaj", ĉar tradicie pli alt-kastaj homoj devas ilin ne tuŝi.
 
La dalitoj estas homoj kiuj tradicie faras laborojn kiuj estis vidataj kiel ne-puraj aŭ malalt-rangaj de la Hinduisma socio, eksempleekzemple lavi vestaĵojn, purigi necesejojn, labori kun mortaj bestoj aŭ tuŝi kadavrojn. Tradicie, ili estis traktitaj kiel malsupera kategorio, kaj ekzistis multaj aferoj kiujn ili ne rajtis fari. Ili estis devigataj vivi en apartaj kvartaloj, kaj ili ne rajtis havi iun ajn kontakton kun pli alt-kastaj homoj. Ili ne rajtis trinki akvon de puto uzata de la pli altaj kastoj, aŭ eĉ promeni en apartaj kvartaloj, kaj homoj de pli altaj kastoj evitis eĉ ilian ombron en kelkaj kazoj.
 
Homoj estas konsiderataj dalitoj se ili naskiĝis en dalita familio, kaj ne eblas ŝanĝi tiun sorton dumvive. La dalitoj mem, same kiel la cetero de la Hinduistoj, dividiĝas en multajn [[Jati]], kiuj estas heredaj grupoj kies membroj ofte havas la saman familian nomon kaj ĉiam geedziĝas inter si, kaj kutime ĉiuj faras la saman laboron aŭ laborojn.
Linio 7:
La Dalitoj estas konsiderataj la plej malalt-rangaj homoj en la kasta sistemo, ĉar laŭ la Hinduisma kredo la homoj dividiĝas inter la apartenantoj al la kvar varnoj, la [[Brahminoj]], la [[Vaiŝjo|Vajŝjoj]], la [[Kŝatrioj]] kaj la [[Ŝudroj]], kiuj devenas de malsamaj korpopartoj de la dio [[Puruŝa]], kaj fine la Dalitoj, kiuj ne devenis de lia korpo.
 
La vorto dalito nur estas uzata jamnur de kelkaj jardekoj, kaj ĝi signifas "subpremataj homoj".
 
Nuntempe, oni kalkulas ke estas ĉirkau 130 milionoj da dalitoj en Hindio. La kasta sistemo estas multe malpli rigide sekvata nun ol en la pasinteco, ĉefe en la pli grandaj urboj. Tamen, kastoj ankoraŭ havas gravecon en la Hinda socio, kaj ĉefe en kamparaj regionoj ankoraŭ ekzistas diskriminacio kontraŭ la dalitoj, kaj ĝenerale dalitoj ankoraŭ estas averaĝe pli malriĉaj ol aliaj Hindoj. Ankoraŭ estas rare ke Hinduistoj geedziĝas ekster sia kasto.
 
La Hinda konstitucio malpermesas dskriminaciondiskriminacion sur la bazosurbaze de la kasto, kaj oni rezervas proporcion de la lokoj en Hindaj publikaj oficejoj, lernejoj kaj institucioj al dalitoj, por helpi ilin. Ĉi tio estas tre delikata politika demando en Hindio, ĉar la homoj de aliaj kastoj ofte protestas kontraŭ ĝi.
 
[[Kategorio:Hinduismo]]