Esperanto-movado en Italio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
mi ŝovas prikongresajn informojn al Itala Kongreso de Esperanto
eNeniu resumo de redakto
Linio 60:
En 1912 stariĝis en Bolonjo nacia instituto por direkti la instruadon de Esperanto, kiu nomiĝis Itala Katedro de Esperanto (IKE). Fondinto kaj unua direktoro estis d-ro prof. [[A%C4%A5ilo_Tellini|Achille Tellini]]. Celoj de la Katedro estis la organizo de kursoj kaj ekzamenoj, la elekto de kapablaj instruistoj kaj profesoroj de Esperanto. La Katedro eldonis ĝeneralan regularon kaj regularon por la ekzamenoj. La kunvenoj de la membroj okazis ĉiujare dum la naciaj kongresoj de Esperanto. La membroj elektas la direktoron, kaj la Katedro dividiĝas en regionaj Institutoj, kiuj havas sian regionan direktoron. En 1914 [[L._L._Zamenhof|Zamenhof]] aprobis perletere la agadon de la Katedro. En 1915 la Katedro eldonis vortareton sub la titolo: "Malgranda interpretisto por personoj en milito". Dum la kongreso en Trento (1921) oni decidis reorganizi la Katedron. Honoraj membroj de la Katedro estas nun (1932) admiralo Alberto Alessio kaj prof. d-ro [[Bruno Migliorini]]. En 1922 estis elektata kiel direktoro pastro [[Giacomo Meazzini]], kiel sekretario prof. C. Grazzini. De tiam la sidejo estas en Florenco. En 1923 ekzistis regionaj institutoj de la Katedro por jenaj regionoj: Emilio, Ligurio, Lombardio, Piemonto, Apulio, Latiumo, Sicilio, Toskanio, Trentino, Julia Venecio, Veneciaj provincoj, Umbrio. En 1925 prof. Meazzini memvole eksiĝis kaj de tiam estis direktoro C. Grazzini en Florenco.
 
En ĉiuj menciitaj agemaj grupoj okazis multnombraj kursoj, ĉu privataj ĉu en publikaj lernejoj. Estas speciale menciindaj jenaj kursoj ĉe publikaj lernejoj pro la multnombro de la gelernantojlernantoj kaj pro oficiala akcepto de la kursoj mem flanke de la lokaj lernejestroj aŭ urbaj aŭ ŝtataj aŭtoritatoj. En 1911 en Ĝenovo (urbaj lernejoj elementaj kaj komercaj), en 1920 en Milano 25 kursoj kun 1100 gelernantojlernantoj. Plej multaj kursoj kaj gelernantojlernantoj ĉe elementaj lernejoj de la Komunumo de Milano, kiujn gvidis Piatti, Violi, Cattorini, Combi, Camelli, Duchini, Mainardi, Rota, Carbone, Nobile, Ciribini, Comolli - 90 geinstruistoj partoprenis kursojn ĉe Milana Grupo "E-a Domo". En 1920 kurso ĉe Reĝa Instituto Maristara en Venecio; en 1922 en Bisceglie kursoj ĉe komunumaj lernejoj (gvidis prof. Lacalendota); en Bolonjo kurso por geinstruistoj; en Cremona en komunumaj lernejoj, en Bari ĉe Reĝa Maristara Instituto (gvidis prof. Lacalendola). Ĉe reĝaj maristaraj institutoj: en Venecio (prof. Pizzi), en Ĝenovo (d-ro Schmucker), en Camogli (prof. Arabeno); en Savona; en Palermo (prof. pastro Abbratozzato). - La kursoj ĉe publikaj lernejoj en Milano daŭris ekde 1920 dum multaj jaroj. En Terni en 1920 kurso ĉe komerca lernejo. En 1923 en Padovo kursoj ĉe Reĝa Komerca Instituto; en Florenco ĉe Reĝa Normala Lernejo. En 1924 kursoj ĉe Reĝaj Komercaj Institutoj en Bari (Lacalendola), Palermo (La Colla), La Spezia (Orengo), Trento (Quarta), Ĝenovo kaj Napolo. En Bari kurso ĉe Reĝa Maristara Instituto (Lacalendola), en Venecio kursoj ĉe komunumaj lernejoj. En 1925 kursoj ĉe komunumaj lernejoj en Milano, en 1926 kurso ĉe Komerca Instituto Infano (Mazzolini); kurso por geinstruistoj en Romo (Antonelli); kurso ĉe Maristara Instituto en Bari. En 1925-28 en Brescia kursoj por geinstruistoj de urbaj lernejoj ĉe Reĝa Instruista Instituto, ĉe Reĝa Scienca Liceo (Facchi, f-inoj Bordogna, Mazzuchelli, Zaini).
 
En 1927-28 kursoj en Bari ĉe Reĝa Institutoj Maristara kaj Komerca (Lacalendola), en Udine ĉe Reĝa Teknika Instituto, kaj aliaj. En 1929 en Milano kurso por gelernantojlernantoj de urbaj lernejoj. En 1930 en Brescia kurso ĉe Reĝa Instruista Instituto, Reĝa Teknika Instituto, Reĝa Supera Lernejo por eksterlanda Komerco (gvidantoj Facchi, Sachs, f-inoj Bordogna, Bettoni). En Milano kurso por geinstruistoj de urbaj lernejoj; en Zara kurso en Reĝa Instruista Instituto (f-ino Minio), en Pola kurso ĉe Reĝa Liceo-Gimnazio (inĝ. A. Levi) En 1931-32 kurso en Aosta ĉe Reĝa Liceo-Gimnazio; en Pola, Reĝa Liceo-Gimnazio; en Udine Reĝa Instruista Instituto; en Brescia Reĝa Instruista Instituto kaj Reĝa Teknika Instituto (Facchi, f-ino Dragoni) Casale Monferrato, kurso ĉe Reĝa Teknika Instituto.
 
La Ministerio por Maraferoj en 1920 dissendis cirkuleron al Reĝaj Maristaraj Institutoj permesante en ili instruadon de Esperanto; Ministerio de Industrio kaj Komerco en 1923 (28 aŭg. N. Prot: 1428) dissendis cirkuleron permesante enkondukon de Esperanto ĉe Reĝaj Komercaj Institutoj kaj ĉe mezgradaj kaj vesperaj Komercaj Lernejoj. La registaraj provincaj reprezentantoj por instruado (''Regi Provveditori agli Studi'') por Veneciaj provinco kaj Julia Venecio en 1931 permesis kurson de Esperanto ĉe Reĝa Klasika Liceo, Reĝa Scienca Liceo, Reĝa Teknika Instituto en Venecio kaj en 5 profesiaj lernejoj de Trieste.