ISO/TC 37: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19:
 
==Historio de la komitato==
ISO/TC 37 estas heredaĵo de la iama komitato ISA 37, kiu kreiĝis surbaze de la verko de [[Eugen Wüster]], la tiel nomata "patro" de la terminologia fako. La internacia komunumo tiom grave interesiĝis pri lia publikaĵo (''Internationale Sprachnormung in der Technik, Besonders in der Elektrotechnik'', 1931), ke en 1934 la Sovieta ISA-membro proponis kreadon de komitato pri terminologio. Post du jaroj aperis en 1936 dum Budapeŝta renkontiĝo la komitato “ISA/TC 37 Terminologio”, kiu nun estas ISO/TC 37.
 
Oni povas distingi '''kvar fazojn''' en la evoluo de la komitato, alivorte unu fazon de kreado kaj tri fazojn de disvolviĝo:
'''1) Ekde 1936 ĝis la duamondmilito''': Prafazo, kiu kongruas kun la periodo de ISA/TC 37.
'''2) Ekde 1951 ĝis 1970''': Realigo de la komitato.
'''3) Ekde 1971 ĝis 1988''': Fortiĝo de la komitato.
'''4) Ekde 1989 ĝis 2005''': Kreskiĝo de la komitato.
 
==Nomo de la komitato==