Terminologio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 21:
=== Leksikografiisto kaj terminologiisto ===
Se leksikografiisto kaj terminologiisto sidas kune kaj observas belan svisan poŝhorloĝon, okazos enkape:
*Ĉe la leksikografiisto: Tiu objekto estas nomita poŝhorlogo. Kion signifas fakte “poŝhorloĝo” laŭ la grupo de parolantoj, kiu uzas ĝin? (tio estas semasiologia procezo: iri de la nomindiko al la signifo)
*Ĉe la terminologiisto: Tiu objekto estas tiel (enhavas ciferplaton, braceleton ktp.), ties celo estas indiki tempon kaj oni uzas ĝin en tiu tereno, kaj ĝi rilatas kun tiu kaj tiu tiamaniere. Kiel oni povas plej bone nomi ĝin? (tio estas onomasiologia procezo: iri de la signifo al la nomindiko)
 
Sekve, '''leksikografia laboro ĝenerale temas pri starigo de korpusoj kaj difino de ties elementoj'''. Alidirite, oni ofte arigas la plej ofte uzatajn elementojn de ĝenerala lingvo (vortojn) kaj oni difinas ilin. '''Terminografia laboro, malsame, temas pri kompreno de nocioj en iu kampo, de ties rilatoj unu kun la aliaj, kaj fine de ties nomigoj.'''