Jacobus Klaas Hammer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
+ verkoj
Linio 4:
 
En 1995 kelkaj Esperanto-asocioj kunfandiĝis en unu nova asocio Esperanto Nederland, kaj Fen-X fariĝis ĝia membrogazeto. Ek de la unua numero de Fen-X en januaro 1996 Ko Hammer estis ĝia redaktanto. Fen-X estu prononcita Fenikso, ĉar ĝi, same kiel la mitologia birdo, renaskiĝis el sia cindro. El la cindro de la malnovaj organizaĵoj naskiĝis energia, moderna asocio kaj Fen-X devis spegule dismontri tiun novan etoson kun nova, talenta redaktanto. Ko Hammer havis multajn kvalitojn sed tamen ne volis akcepti la postenon definitive. Nur provizora redaktanto li volis esti, ĝis iu pli kompetenta sin anoncos. Tiu provizora funkcio daŭris 15 jarojn. “Nenio estas pli definitiva ol io provizora” li foje diris. Li estis survoje al la 100a Fenikso, aperonta en 2012 sed ni neniam scios kiujn ideojn li jam havis en sia kapo.
 
== Verkoj ==
'''1969''': ''Ĵamborea Lingvo'', skolta lernolibro por lerni esperanton, verkita de kun helpo de J. Le Couteur kaj aliaj. Tiu libro rekte en esperanto ebligas al geskoltoj lerni esperanton malpere de sia gepatra lingvo.
 
'''1974''': ''Skolta kaj Tenduma Terminaro''. Temas pri vortaro de skoltaj terminoj utilaj dum tendaro.
 
[[Kategorio:Nederlandaj esperantistoj]]