Diskuto:Ajkido: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
:: Ne gravas se vi protestas. La vorto 'aikido' ne ĝustas. La luktarto nomiĝis 'AJ-KI-DO'. Mi estas ajkidisto kaj mi komprenas kiel prononci la nomon... Ĝi ne estas a-i-ki-do...
::: Tamen la paĝo reiris al la ĝusta nomo post mia protesto. Cetere ankaŭ mi okupiĝis pri aikido dum pluraj jaroj (sed ne plu povas pro malbona genuo), kaj mi ankaŭ iom studis la Japanan lingvon. Tial mi scias, ke en la Japana ne ekzistas distingo inter "ai" kaj "aj". Tial ne eblas diri, ĉu la ĝusta elparolo estas "ai" aŭ "aj". Depende de oni propra unua lingvo oni povas aŭdi la Japanan sonon ĉu kiel "ai", ĉu kiel "aj". Sed ankaŭ tio ne gravas. La Esperanta vorto "aikido" ne estas la Japana vorto "aikido". Ili ne elparoliĝas same, ĉar temas pri du malsamaj lingvoj. Esperanto transprenis la vorton ne laŭ la sono, sed laŭ ofta skribobildo en Latinliteraj lingvoj. Tio estas tute normala afero. Nun la vorto estas tia, kia ĝi estas, kaj ne estas la tasko de la Esperanta Vikipedio ŝanĝi tion. [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 15:19, 14. Jun 2009 (UTC)
:::: Jen bonaj vortoj: «mi scias, ke en la Japana ne ekzistas distingo inter "ai" kaj "aj". Tial ne eblas diri, ĉu la ĝusta elparolo estas "ai" aŭ "aj".» Kiel mi komprenas, la problemo estas solvita (se ne por la tuta Esperantujo, nu almenaŭ por Vikipedio) per alidirektado de "Ajkido" al "Aikido". :) [[Uzanto:Ikar|Ikar' A.]] 09:05, 17 Jun. 2011 (UTC)
 
==Qi==
Linio 25 ⟶ 26:
 
:Sed kiel tio ĉi rilatas al la diskuto, Hans? Oni ankaŭ ne ŝanĝos la vorton "birdo" al "berdo", ĉar la britoj tiel prononcas la vorton "bird", ĉu ne? --[[vikipediisto:PaulP|<sub>PaulP</sub>]][[Speciala:Emailuser/PaulP|<sup><font color=red>@</font></sup>]]<font color=green>[[Vikipediista diskuto:PaulP|<sub>disk</sub>]]</font><font color=blue>[[Speciala:Contributions/PaulP|<sup>kont</sup>]]</font> 10:15, 15. Jun 2009 (UTC)
 
==Terminoj kaj ĝustigoj==
* En la sekcio '''"Historio"''', en la komenco, kie la hieroglifoj estas deĉifrataj, la trian necesas plivastigi: "3) DO : trako, vojo, maniero". Tio gravas por pli ĝusta kompreno, pri kiu vojo temas.
* Necesas ja ellabori terminojn por ''bokken'', ''tanto'', ''jo'' (''dzjo'') ktp.
* En la dua alineo de sekcio '''"Senarma praktiko"''' kaj sube, ĉu la termino '''''nage''''' ne estas pli ofte (en pli multaj skoloj) uzata ol '''''tori'''''?
* En la subsekcio '''"Irimi kaj tenkan"''', la vorto ''irimi'' asociigitas kun vorto ''malproksimiĝi'', sed ja pli taŭgus traduko ''eniri'' (en ''Ma-aj''-on - la zonon(areon) de sekureco de ''uke''-o).
* En la sekcio '''Armila ekzerco'''. ''Bokken'' jes similas forme al sabro, sed historie ĝi ja estas japana '''''glavo'''''.
* En la sekcio '''Rangoj'''. Ne «Same kiel ĉiuj nuntempaj ''budo''-oj...», sed «Same kiel plej multaj nuntempaj ''budo''-oj...». ... «La dan-ojn aljuĝas federa komisiono: aikikai.» - Tio estas en Aikido Aikikai, en aliaj skoloj de aikido tion faras la propraj instancoj, ĉu ne? ... «Tamen por infanoj kelkaj lernejoj uzas zonojn el aliaj koloroj» - Tamen ne nur por infanoj. ... La sinonimo de ''keikogi'' estas ''dogi''.
[[Uzanto:Ikar|Ikar&#39; A.]] 09:05, 17 Jun. 2011 (UTC)
Reiri al la paĝo "Ajkido".