Franko Luin: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.3) (robota aldono de: sl:Franko Luin
Aldoniĝis - provizis tiparon por Ĉapelilo
Linio 33:
 
Franko provizis esperantistajn uzantojn de Makintoŝo per taŭgaj tiparoj kaj klavaroj, ebligante al ili plene partopreni interretajn rondojn. Li fondis rondon, kiu estis la ĉefa fonto de informo kaj klerigo de esperantistaj makintoŝuzantoj.
 
Rilate al [[Vindozo]] estas menciinde, ke Franko provizis senkoste tiparon por la por-Vindoza Esperanta tekstoprilaborilo [[Ĉapelilo]].
 
Post la translokiĝo al Svedio en la 1960-aj jaroj Franko ekkomprenis ke li devis ekzerci sian slovenan gepatran lingvon por ne perdi la kontakton kun sia deveno. Li eklegadis slovenan gazeton, unue abonante, poste interrete, kaj li partoprenis someran kurson por elmigrintaj slovenoj. La parenca tradicio en lia hejmregiono estas forta, kaj la parencoj daŭre havis kontakton kun li. En Svedio Franko havis kontakton kun slovenoj estante estrarano de Sved-slovena amikeca asocio. La belajn slovenajn kantojn, kiujn li lernis en sia juneco, li kantis partoprenante en la slovena kantogrupo.