Kastelo Habsburgo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: uk:Замок Габсбург
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: hr:Kaštel Habsburg; cosmetic changes
Linio 2:
'''Kastelo Habsburgo''' estis la pra kastelo de la nobela dinastio de la [[Habsburgoj]].
 
== Geografio ==
Kastelo Habsburgo situas sur la monteto Wülpelsberg en la komunumo [[Habsburgo AG|Habsburgo]] de la [[distrikto Brugg]] en [[Kantono Argovio]], [[Svislando]]. De la kastelo oni havas belan rondivdon al granda parto de Argovio.
 
== Historio ==
[[Dosiero:Habsburgo tirputo 044.jpg|thumb|left|150px|<small>La tirputo en la kastela korto</small>]]
Diversaj trovaĵoj indikas, ke en la loko jam en la bronzepoko kaj dum la tempo de la romianoj setlis homoj. Proksimume en la jaro 1020 Radbot, Grafo de Kletgovio, konstruigis la kastelon sur la monto Wülpelsberg, kiu laŭ la legendo portis la nomon Habichtsburg (en Esperanto: Akcipitro-Kastelo) kaj kiu poste fariĝis la prakastelo de la dinastio de la Habsburgoj. Kiam la Habsburgoj fariĝis grava reganta dinastio, la kastelo ne plu taŭgis kiel familia sidejo kaj estis pruntedonita al [[vasalo|vasaloj]]j, kiuj plurfoje ŝanĝiĝis. En la jaro [[1415]] la trupoj de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] post peto de la reĝo [[Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Sigismondo la 1-a]] pro rivaleco kun la aŭstra duko [[Frederiko la 4-a (Tirolo)|Frederiko la 4-a]] konkeris Argovion kaj tiel la Habsburgoj perdis sian prasidejon kaj hejmlandon. La novaj senjoroj de la regiono nun fariĝis la [[Berno|berantoj]]. La lasta habsburga vasalo ''Henmann de Wohlen'' kapitulaciis pro la senŝanca situacio de la Habsburgoj kontraŭ garantio de sia havaĵo. En la jaro [[1420]] Henmann koncedis la kastelon al sia nevo Petermann de Greifensee, kiu ĝin vendis en la jaro [[1457]] al la urbo Berno. En la jaro [[1462]] Berno vendis la burgon al ''Hans Arnold Segesser'', kiu ĝin koncedis en la jaro [[1469]] al la [[Monaĥejo Königsfelden]] en [[Windisch]]. Post la [[reformacio]] en la jaro [[1528]] Kastelo Habsburgo pro la mondigo de la monaĥejo fariĝis denove posedaĵo de la urbo Berno. La administrado nun apartenis al bienmastro de Königsfelden, kiu loĝigis biengardiston kaj bienadministranton en la burgo, kies tasko estis la mastrumado de la kampoj, arbaroj kaj vitejoj ĉirkaŭ la burgo. Ek de la jaro [[1804]] la burgo estas posedaĵo de [[Kantono Argovio]], kiu pluutiligis ĝin kiel kampara bieno. <ref>La historiaj informoj de ĉi-tiu artikolo baziĝas sur libera traduko de la artikolo pri Kastelo Habsburgo en la [[:de:Habsburg (Burg)|german vikipedio]].</ref>
 
== Hodiaŭa uzado ==
Kastelo Habsburgo troviĝas kiel objekto de nacia signifo sub plej alta grada de memoraĵprotekto. La burgo nuntempe estas muzeo kaj palaco enhavas restoracion por la turistoj.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Habsburgo]]
* [[Habsburgo AG]]
* [[Habsburgoj]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.schlosshabsburg.ch/ Retejo de Kastelo Habsburgo]
* [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D11153.php Kastelo Habsburgo en la Historia Leksikono de Svislando]
{{projekto|commons=Category:Habsburg Castle|markilo=Kastelo Habsburgo}}
 
Linio 26:
 
[[Kategorio:Kasteloj de Kantono Argovio]]
 
{{LigoElstara|de}}
 
Linio 35 ⟶ 36:
[[et:Habsburgi linnus]]
[[fr:Château de Habsbourg]]
[[hr:Kaštel Habsburg]]
[[it:Castello di Habsburg]]
[[la:Habsburgum]]