Esperanto sen mitoj: Malsamoj inter versioj

Tiel li sciigis al ni, ke niaj fruaj estroj funebre incensadis "pionirojn de Esperanto" kiuj fakte estis rezignintaj pri Esperanto aŭ delonge okupiĝis pri alia planlingvo. Jardekojn poste jen klariĝas, ke okaze de fiera prezento ĉe specifa UK oni fanfaronis pri la tiama tre fama loka [[Nürnberger Weltspracheverein|Volapuka klubo]], kiu laŭlegende tutmembre rezignis pri [[Volapuko]] avantaĝe al la nova perfekta Esperanto.
 
En vero la klubo agis iomete alie. Unue, ne temis pri ĉiuj membroj. Due, la klubo aliĝis, nur kondiĉe ke oni reformu Esperanton, kion oni laŭŝajne promesetis. Trie, la freŝaj esperantistiĝintoj tre baldaŭ forlasis Esperanton por okupiĝi pri la planlingvo [[Neutral|Neŭtralo]], kaj post tio entuziasmiĝis pri [[Ido (planlingvolingvo)|Ido]]. La aŭtoro rakontas al ni, kiel ni ofte citas famulojn - ekzemple, [[Einstein|Ejnŝtejnon]] - laŭaserte apogantajn nin, kiuj fakte neniam ajn apogis nin aŭ eĉ rekte kontraŭis Esperanton. Simile li atentigas pri tio, ke [[Unesko]] ja agnoskas, ke la umado pri Esperanto estas en akordo kun ĝiaj celoj kaj pro tio akceptas [[UEA]]-on, sed, ke tiu ĉi agnosko neniel rilatas al la propagandado pri Esperanto kiel "ĉies dua lingvo" aŭ pri la pracela "[[Fina Venko]]". Eĉ nia renoma membreco en [[PEN-klubo]] ne eltenas la plenan sunlumon.
 
Aldone li pelas felanden la mitojn pri la nur 16 reguloj kaj pri la propedeŭtika valoro de Esperanto. Samdirekte malaperas ĝiaj lingvaj facileco, supereco kaj perfekteco kaj ĝia mirakla propraĵo aŭtomate pacistigi ĉiujn adeptojn. Do ĉio, kio estas al kelkaj kara, finiĝas en la rubujo - al kiu ĝi nedisputeble apartenas.
16 138

redaktoj