Esperanto sen mitoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 63:
Des pli seniluziige sonas la postparolo de la libro. Jen la aŭtoro retorike demandas: "Ĉu la mitoj, memtrompoj kaj mensogoj estas la necesa amalgamo [n.d.l.r. alivorte: mortera miksaĵo] por la Esperanto-komunumo? Ne forgesu, ke amalgamo enhavas la venenan hidrargon, kiu ruinigas la nervan sistemon ... "
 
Antaŭe, en la aŭtora komento pri [[Manifesto de Prago]], oni legas: "Tiu ĉi dokumento lanĉita dum la [[UK 1996|Universala Kongreso 1996]] en Prago estas forta kialo malesperi pri la t. n. Esperanto-movado." Tiun ĉi opinion dividas ankaŭ la recenzanto, kiu nun danke al tiu ĉi libro, interalie, sciiĝis pri sia propra trukiteco rilate kelkajn popularajn misasertojn ĉie cirkulantajn en Esperantujo.
 
Ĉiuokaze, kiu ne timas herezaĵojn kaj kies mensa fortiko sufiĉas por elteni skandalojn kaj malagrablajn rivelaĵojn, jen por tiu la konvena legaĵo. Sed ĝuste tiaj personoj supozeble konsistigas jam nian dubeman, nekredeman, esploreman, racieman frakcion. Jen tiu, kiu al la ekstera mondo jam tre zorgeme kaj pripense prezentas la planlingvon Esperanto kaj ĉe tio por maksimume sukcesi nur minimume videbligas la akompanantan adeptaron.