Kalmukoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 33:
 
Post la kolapso de [[Sovetio]], granda nombro da kalmukoj, ĉefe la pli junaj, moviĝis al pli grandaj urboj en Rusio, kiel ekzemple Moskvo kaj Sankt-Peterburgo, kaj eĉ Usono. La movo estis ekigita pro la deziroj trovi pli bonajn eblecojn instruajn kaj ekonomiajn.
 
==Religio==
La kalmukoj estas la nuraj loĝantoj de Eŭropo kies nacia religio estas budhismo. Ili brakumis budhismon en la frua parto de la 17-a jarcento kaj apartenas al la Tibeta Budhana branĉo konata kiel la Gelugpa (Virta Maniero). Gelugpo estas ofte konata kiel la Flava Ĉapelo-sekto. La religio estas derivita de la hinda Mahajana formo de budhismo. En la Okcidento, ĝi estas ofte konata kiel lamaismo, de la nomo de la tibetaj monaĥoj, la lamaoj. Antaŭ ilia konvertiĝo, la kalmukoj praktikis ŝamanismon.
 
Historie, la kalmuka pastraro ricevis la formadon aŭ sur la stepo aŭ en Tibeto. La lernantoj kiuj ricevis religian trejnadon sur la stepo kuniĝis al la kalmukaj monaĥejoj, kiuj estis aktivaj centroj de lernado. Multaj el tiuj monaĥejoj funkciis en feltaj tendoj, kiuj akompanis la kalmukajn tribojn kiam ili migris. La oiratoj havis tendomonaĥejojn ĝenerale en nuna orienta Kazaĥio kaj laŭ la migranta itinero kiun ili prenis en tuta suda Siberio ĝis la rivero Volgo. Ili ankaŭ havis tendomonaĥejojn ĉirkaŭ la Lago-Issik-Kul en nuna [[Kirgizio]].
 
La oiratoj ankaŭ konstruis ŝtonomonaĥejojn en la regionoj de orienta Kazaĥio. Ekzemple, la restaĵoj de ŝtonaj budhanaj monaĥejoj estis trovitaj en Almalik kaj ĉe Kyzyl-Kent. Krome, ekzistis granda budhana monaĥejo en Semipalatinsk (sep palacoj), el kiu ĝi prenas tiun nomon. Plue, restaĵoj de budhanaj monaĥejoj estis trovitaj en Ablaiket proksime de Ust Kamenogorsk kaj ĉe Talgar, proksime de Almaty, kaj ĉe Sumbe en la Narynkol-regiono, limante kun Ĉinio.
 
== Famaj kalmukoj ==