Transskribado (lingvoscienco): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Esperfulmo (diskuto | kontribuoj)
Esperfulmo (diskuto | kontribuoj)
Linio 13:
pli formale en la 19a kaj komenca 20a jarcento kleruloj kreis transskribajn sistemojn adaptitajn al siaj nacilingvaj kutimoj. la saman ĉinan nomon 老子 oni notis ''lao tsû'' laŭ la angla sistemo wade-giles, ''lao tseu'' laŭ la sistemo de la franca lernejo pri orientazio, kaj tiel plu.
 
en la dua duono de la 20a jarcento, oni ekvolis internacie normi transskribojn. la registaroj de Japanio, Ĉinio kaj aliaj landoj oficialigis sistemojn, ekzemple [[pinjino]]n por prezenti la ĉinan lingvon per latinidaj literoj. tia transskribo ne havas iun specifan cellingvon. ĝi starigas propran ortografion por noti la ĉinan lingvon en latinidaj literoj. la disvastigo de tiuj sistemoj kaŭzas la saman malfacilon, kiel la sovaĝa transskribo ĵurnalisma: ordinaruloj de diversaj lingvoj ne bone legas ilin. la pinjina "lǎo zi" estas plejofte legata [lao zi] aŭ [law zi], ne [law cə] aŭ [law ce]] kiel celite.
 
alia malfacilo estas, ke la sistemoj elpensitaj por diversaj fontolingvoj ne akordas inter si, kaj sekve prezentas tiom da lernindaj ortografioj. "z" en la ĉina latinigo notas [ts]-sonon, en la japana [z]-sonon, ktp.