Ĵazpianado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RedBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota modifo de: es:Piano de jazz
Linio 11:
Kiel ero de ĵazbando la piano servis en tradicia ĵazo ĉefe al la generado de ritmo kaj por harmonia diferencigo: ĝi duobligis la [[Pulso (muziko)|pulson]] de kontrabaso (tubjo) kaj gitaro/banĝo. Ekde la [[svingo (muzikstilo)|svingo]] la pianistoj cedis pulson kaj bason pli kaj pli al la frapinstrumentistoj kaj la basistoj. Kvankam membro de la ritmogrupo, pianisto en pli granda bando limiĝis idealkaze sur tio, enĵeti kiel [[Count Basie]] unuopajn [[interpulso|interpulsajn]] akordojn kaj prefere aludi ol plene ludi la akordsinsekvojn. Samtempe la pianistoj tamen elpaŝis ene de la ensembloj pli ofte kiel samrajtaj soloistoj, kaj la pianludado sin egaligis sekve de tio pli kaj pli al la melodikonduko de la blovinstrumentistoj.<ref>[[Andre Asriel]] ''Jazz; Aspekte und Analysen'' Berlin 1984 (4. Aufl.), S. 398</ref>
 
Post la [[svingo (muzikstilo)|svingo-epoko]] en [[modernĵazomoderna ĵazo]] multaj pianistoj revenis al prefere „frapinstrumenta ludmaniero“ kaj sonigis „siajn instrumentojn klaraj, travideblaj kaj malmolaj.“<ref>Andre Asriel ''Jazz'', S. 399</ref> Aliaflanke ekde [[Chick Corea]] pianistoj ree traniris al tio,alproksimiĝis al [[Romantisma muziko|romantisma]] sonidealo kaj meti ekzemple pli forte je [[pedalo|pedalsono]].
 
Jam en la 1940-aj jaroj oni anstataŭis la mekanikan pianon en ĵazo parte per elektro-mekanikaj instrumentoj. Tiam [[Earl Hines]] ludis kaj registris per ''Storytone''-elektronika piano. Fine de la 1950-aj jaroj sekvis muzikistoj kiel [[Ray Charles]] kaj [[Sun Ra]] kaj preparis la grundon por la uzo de [[elektronika piano]]: [[Joe Zawinul]] eksperimentis per la sonkoloroj de diversaj klavarinstrumentoj: Por „[[Mercy, Mercy, Mercy]]“ li uzis [[Wurlitzer Electric Piano|Wurlitzer-Piano]], dum kiam li sonregistris „Country Preacher“ kun [[Fender Rhodes]], per kiu li generis frapinstrumentecan sonon.<ref>Vgl. Henry R. Martin, Keith Waters ''Jazz. The First 100 Years'' Cengage Learning 2005, S. 349</ref> Postsekve aparte en [[fandiĝo-ĵazo]] elektronaj pianoj, [[sintezilo]]j kaj aliaj [[muzikklavaro]]j pliampleksigis la sonbildon; nun la piano estas unu el multaj klavarinstrumentoj en ĵazo.