Premmarmito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: kk:Скороварка
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Pressure cooker.jpg|thumb|Moderna premkuirilo.]]
'''Premmarmito''' aŭ '''premkuirilo''' estas hermeta fermita [[kuirpoto]], en kiu la manĝaĵoj pretiĝas pro la estiĝanta vaporpremo (vidu [[premo]]) pli rapide ol en kutima kuirpoto. En la premmarmito, la vaporo povas varmiĝi eĉ ĝis 130 °C, tiel pli rapide kuiriĝas la manĝaĵo, restas pli da vitaminoj kaj mineralaj materialoj.
 
La prempotoj havas kutime du premvalvojn: la ĉefan [[valvo]]n kaj la valvon de sikureco. La ĉefa valvo agas (malfermas), se la premo ene de prempoto iĝas pli alta ol la antaŭstarigita premo. La valvolo de sikureco agas ĉe pli alta premo se pro iu kialo la ĉefa valvolo ne funkcias norme kaj tiel malebligas eksplodon de la poto. Ekzistas fandeblaj valvoloj de sikureco kaj meĥanikaj (globeto kun risorto, ĉe modernaj premmarmitoj). Fandeblan valvolon oni bezonas ŝanĝi post agado.
La modernaj prempotoj estas reguleblaj per premregulada [[valvo]], kiu malfermiĝas je iu premo kaj tiel malebligas eksplodon de la poto.
La modernaj prempotoj havas reguleblan ĉefan valvon, alivorte, ebligas reguli la premon (kaj tiel la temperaturon) de kuirado.
Prempotoj kun neregulebla ĉefa valvo kuirigas kutime ĉe 120°C ĉe normala atmosfera premo.
 
Rimarkinda, ke la temperaturo de kiurado dependas de '''absoluta''' premo en la poto kaj la valvoloj regulas la rilatan premon, alivorte la premon super atmosfera premo. Tio signifas, ke la temperaturo de kiurado ĉe sama antaŭstarigita premo ekzemple en alta montaro estas malplia ol ĉe marnivelo (same kiel ĉe kuirado en kutima kaserolo).
 
La antaŭaĵon de la moderna premmarmito inventis [[Denis Papin]] en la 17-a jarcento (Papin-poto).