Vikipedia diskuto:Gvidilo por biografioj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
iom da diverseco akcepteblas
Kriĉjo (diskuto | kontribuoj)
A) Respondo al Arno, B) Kion ni faru pri "En Esperanto aperis"?
Linio 88:
----
Unuan fojon mi metas la nazon en ĉi '''gvidilon''' kaj ties diskuton. Certe iom kohera stilo estas dezirinda sed ĝi estu la rezulto de konsento post diskuto, ne de ordonoj pri nepre sekvendaj reguloj. Iom da diverseco akcepteblas, laŭ mi, tiom longe ke artikoloj restas iom homogenaj kaj klare legeblaj. La gvidilo povus enteni akcepteblajn alternativojn kaj ne difini nepre sekvendajn regulojn kun kondamnaj vortoj al herezuloj kiuj malvolus sekvi ilin. [[Vikipediisto:ArnoLagrange|Arno Lagrange]] 09:33, 28. Okt 2003 (UTC)
 
: Arno, mi vere laciĝas je via deziro grandigi kiel eble plej multe la Vikipedion dum vi fajfas pri la kvalito de la informoj ene. Studentoj kaj esploristoj volas ke Vikipedio estu utila fonto de informoj, tio eblos nur je profesia aspekto. Ĉe mia universitato studento pasintsemestre estis riproĉita pro tio ke li uzis Vikipedion en la listo de fontoj en iu eseo. La argumento estas ke ĝi estas tro nekohera por esti same valida kiel aliaj rimedoj. De post tiam, mi pensas ke estas pli prioritate krei koheran aspekton ol grasigi la enhavon. En anglalingva Vikipedio oni klarigas ke, bone, oni ne puniĝos pro ignori la stilajn regulojn, sed tio tamen tia ignorado instigos homojn viziti petante ke oni sekvu ĝin, kaj homoj postkuros redaktojn por konformigi ĉar ĝi estas la korekta aspekto. Ni faru same tie ĉi.
 
----
Ni devos decidi stilon por la sekcio "En Esperanto aperis". Tio aspektas iom defia, sed mi proponas la jenan:
 
'''En Esperanto aperis'''
*''TITOLO 1'', tradukis TRADUKISTO (ELDONJARO).
*''TITOLO 2''...
 
Miaopinie oni ne menciu la eldonejon aŭ kvanton de paĝoj. La unua informo povus doni preferon al unu eldonisto pli ol alia se estas multoblaj eldonoj, kaj Vikipedio prefere ne enmiksiĝu en komerco. (Mi same kontraŭstaras la emon de redaktoroj en la anglalingva Vikipedio mencii ISBN-numerojn.) La dua informo ŝajnas ne tiom grava laŭ mi. [[Vikipediisto:Kriĉjo|Kriĉjo]] 06:30, 4. Nov 2003 (UTC)
Reiri al la projektpaĝo "Gvidilo por biografioj".