Vikipedia diskuto:Gvidilo por biografioj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Bab (diskuto | kontribuoj)
respondo al Kriĉjo
Kriĉjo (diskuto | kontribuoj)
Ne "pli logikas"
Linio 61:
 
:Vi ŝajne ne sufiĉe zorge tralegis la proponon, Kriĉjo! Mi neniel proponis skribi "je JARO", sed: jaro + je DATO. (Ekzemple: "[[1999]] je [[21-a de aŭgusto]]".) Por tia uzo ekzistas tradicio en esperanto; oni povas kaj diri (almenaŭ skribi) "Mi venos la 21-an de aŭgusto" kaj "Mi venos je la 21-a de aŭgusto". La formula skribo sen artikolo "la" ĝuste estas - formula. Oni tiel ĉi evitas etajn komojn (malfaciligantaj la legadon, "tro da blu'") sen devi skribi longajn vortojn. Krome, kiel diris Arno: Ni ne estu rigoraj. Certe ni ne bezonas ŝanĝi la jam verkitajn artikolojn, nur uzi ĉi modelon kiel ''gvidilon'' por la '''dekmiloj''' da novaj biografioj aperontaj en la Esperanta Vikipedio. Ke pli logikas antaŭenmeti la jaron, vi povas aŭdi de kiu ajn japana esperantisto. [[Vikipediisto:Bab|Bab]]
 
:: Ne estas "pli logika" antaŭmeti la jaron. Temas nur pri kultura prefero. Ĉu estas "pli logika" antaŭmeti familian nomojn kiel faras azianoj kaj hungaroj? Ne, temas nur pri modo ĉe ilia kulturo. Krome, Esperanto estas eŭropcentrisma lingvo, kaj japanaj influoj ne abundas en la kulturo de la E-movado, do kial ili necesigu plenan ŝanĝon de la kutima ordo?
 
: Mi kontraŭstaras renversi la kutiman manieron. Mi faris tro da laboro dum la pasintaj kelkaj monatoj. Se oni volas plene ŝanĝi aferojn al ĝuste la malo, Vikipedio perdos almenaŭ unu tre aktivan kontribuanton, nome min. Mi jam laciĝas je la manko de profesieco kaj la kredo ke Vikipedio estas nur iuspeca ludo aŭ ŝatokupo. [[Vikipediisto:Kriĉjo|Kriĉjo]] 17:46, 4. Nov 2003 (UTC)
 
----
 
Reiri al la projektpaĝo "Gvidilo por biografioj".