Griza cirkuo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 45:
 
===Manĝo===
Bluaj cirkuoj ĉasas etajn [[mamulo]]jn, kiel [[ronĝulo]]j, ĝis grando de [[kuniklo]]j, [[reptilio]]jn, birdojn, ĝis grando de [[perdriko]], insektojn, ktp., per surpriza kapto nur surteren ekde malrapida ŝvebo malalta -ĉirkaŭ dumetra- super terkulturejoj, [[arbustaro]]j aŭ [[marĉo]]j, havante flugilojn laŭ diedra anglo.
 
Ties dieto konsistas ĉefe el malgrandaj grundovivantaj animaloj en areoj de malalta aŭ disa vegetaĵaro. Grava parto estas malgrandaj [[rodulo]]j, malgrandaj [[birdoj]] kaj grandaj [[insekto]]j.
 
Ĉar tiu birdo havas ampleksan distribuadon, ĝi prenas ĉiun ajn predon disponebla en la areo kie ĝi reproduktiĝas; ĉe [[stepo]]j ili prenas multajn [[Eŭropa grundosciuro|grundosciurojn]], dum en suda Eŭropo, pli da [[lacerto]]jn kaj grandajn insektojn. Ĉe areoj kie manĝoresurso estas komponata preskaŭ nur el [[rodulo]]j, la reprodukta sukceso ege dependas el la ciklaj fluktuoj de la populacioj de [[kampomuso]]j.<ref>[http://www.busards.com/index.php?option=com_docman&task=doc_download&gid=29&Itemid=74 Salamolard M., Butet A., Leroŭ A., Bretagnolle V. (2000) Responses of an avian predator to variations in prey density at a temperate latitude. Ecology (Ecology) ISSN 0012-9658] resumo: [http://cat.inist.fr/?aModele=afficheN&cpsidt=14099006]</ref>
 
La predoj estas kaptataj dumfluge laŭlonge de fiksitaj vojoj je malalta alteco kaj konstanta malrapido (ĉ. 30 km/h), kiel tipe ĉe cirkuoj. La flugo estas konsiderata pli malpeza kaj pli lerta ol ĉe aliaj cirkuoj, kio permesas la specion kapti pli viglajn predojn. Se eblas, la birdo sekvas ofte la bordojn de la diversaj varioj de vegetaloj por kapti ties predon surprize. Tio okazas post mallonga falo, sed rapidaj kurantaj animaloj kaj flugantaj birdoj estas ĉasataj mallongdistance.
Dum la [[reprodukta sezono]], la masklo manĝigas la inon kaj poste la idon. La liverindico pliiĝas el 5 aŭ 6 fojoj tage dum [[kovado]] al 7 ĝis 10 fojoj tage post eloviĝo, kvankam la masklo povas suferi malavantaĝon pro humida, nebula aŭ venta veteroj. Per sistemo tipa ĉe cirkuoj, la predo estas pasata inter partneroj enaere: la ino flugas sub la masklo, kiu faligas la predon kaj ŝi reprenas ĝin. La masklo ĉasas ĉe granda areo ĝis 12 km for el la nesto. La ino ĉasas pli proksime al la nesto, nur ĝis 1 km for, kaj nur post eloviĝo.
 
=== Reproduktado ===