Yrjö Väisälä: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.1) (robota aldono de: eu:Yrjö Väisälä |
|||
Linio 1:
'''Yrjö VÄISÄLÄ''' (prononcu esperante [urjo vajsala], finne laŭ [[Internacia Fonetika Alfabeto|IFA]] ['yrjø 'væisælæ], [[media:Fi-
Yrjö Väisälä studis matematikon, fizikon kaj astronomion en la Universitato de [[Helsinki]]. Li komencis sian karieron kiel asekura matematikisto. En 1918–1925 li estis dungito de la [[Geodezia Instituto de Finnlando]] kaj tie spertiĝis pri triangulado. En 1924 li akiris la postenon de profesoro pri fiziko en la [[Universitato de Turku]], kie li baldaŭ plivastigis sian sciencan kampon al profesoreco pri astronomio. En 1951 li estis nomita akademiano, la plej granda honoro, kiun sciencisto tiutempe povis havi en Finnlando.
Linio 7:
En optiko li estis ne nur teoriulo: sub lia gvido oni tajlis rimarkindajn astronomiajn spegulojn kaj lensojn. En siaj lekciaj notoj li prezentis la principon de la tiel nomata [[Schmidt-teleskopo]] jam antaŭ Schmidt, kaj poste faris plibonigon (''astronomia fotilo Schmidt-Väisälä'') al ĝi. Li ankaŭ evoluigis metodojn por mezuri kaj certigi la kvaliton de optikaj iloj, precipe de la surfacoj de astronomiaj speguloj. Unu lia provo estis plurspegula teleskopo, sed ĝin ne eblis sufiĉe stabiligi per la tiama rimedaro, kaj la unua tia ekfunkciis nur en 1987 helpata de aktiva rego-tekniko.
En astronomio li elpensis novan metodon trovi asteroidojn sur astrofotoj kaj ankaŭ metodon rapide kalkuli la orbiton de la trovita planedeto. Kune kun sia esplorgrupo li trovis kaj determinis 807 [[
La plej rimarkindaj el la kometoj trovitaj de li estas probable ''40P/Väisälä 1'' (trovita en 1939) kaj ''139P/Väisälä-Oterma'' (trovita kune kun lia kolegino [[Liisi Oterma]] kaj unue identigita kiel asteroido ''1939 TN'').
Unu kratero (diametro 8
Yrjö Väisälä havis tian kleron kaj lertecon en solvado de problemoj, ke li estis ŝerce nomata, laŭ la loko de lia observatorio, ''la Sorĉisto de Tuorla''. Ekzistas ankaŭ tiunoma libro (''Tuorlan taikuri'', en la finna) pri li. – Ankaŭ du fratoj de Yrjö Väisälä faris elstaran karieron kiel sciencistoj: profesoro [[Kalle Väisälä]] estis matematikisto kaj profesoro [[Vilho Väisälä]] meteologo.
Linio 18:
==Bibliografio==
{{Projekto vizaĝoj}}
* ''Oman tien kulkijat, veljekset Vilho, Yrjö ja Kalle Väisälä'' (Sekvante propran vojon, fratoj Vilho, Yrjö kaj Kalle Väisälä), Olli Lehto; eld. Otava, 2005, {{ISBN|9789511196310}}
** Recenzo: [http://www.kolumbus.fi/veli.hamalainen/Fratoj%20Vaisala.htm Leginda verko pri fratoj VÄISÄLÄ], Jorma Ahomäki
|