Kaverno Balcarka: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +cs:
e korektetoj
Linio 3:
Balcarka estas ampleksa [[labirinto]] de [[karsto|karstaj]] kavernoj kaj ankaŭ signifa arkeologia loko. Ĝi eminentas per riĉa kaj multforma karsta ornamaĵo sur muroj kaj plafonoj de altaj ĉambregoj kaj [[katedralo|katedraloj]]. Ĝis nun konataj spacoj kun suma longeco 930 m kaj deniveligo 18,5 m situas en du niveloj, kunigitaj per altaj katedraloj kaj fumtuboj. Sub la rokfundo de la [[ravino]], kiujn kovras preskaŭ 50 m grandaj aluvioj, verŝajne situas ankoraŭ la plej malaltaj etaĝoj de tiu ĉi kaverna sistemo.
 
Preskaŭ ĉiuj spacoj de la kaverno estas riĉe ornamitaj de multaj formoj de sintra kaj karsta ornamaĵoornamaĵoj de la plej diversaj koloroj. La plej granda spaco de Balcarka estas '''Granda katedralo''', longa ĉirkaŭ 90 m. Defilo de ŝtonaj kaskadformaj akvofaloj, diversaj stalaktitoj kaj kurtenoj estas '''Galerio''', vitrosimile nigraj stalaktitoj estas unu el ornamaĵoj de '''Kapelo'''. Rara, blanka, kaĉa nenioŝtoneto kovras murojn kaj sintrojn en kaverno nomata trafe '''Cindrulinjo'''.
 
Homoj priloĝis la grandspacajn naturportalojn de Balcarka jam ankaŭ en [[paleolito]]. Esploristoj elfosis en ili iliajn fajrujojn kaj ost-ilaron. El la kavernaj aluvioj ili levis eĉ milojn da [[osto|ostoj]] de hodiaŭ jam plejparte formortintaj specioj de [[plejstoceno|plejstocenaj]] [[besto|bestoj]] (ekz. [[urso|ursoj]], [[mamuto|mamutoj]], [[rinocero|rinoceroj]], [[boaco|boacoj]], [[hieno|hienoj]], [[kastoro|kastoroj]], neĝaj [[leporo|leporoj]] ka.).
 
Balcarka estis alirebigitaalirebligita en la jaro [[1936]] kaj en la jaro [[1938]] estis alirebligitaj pluaj spacoj. Nuntempe vizitas la kavernon ĉirkaŭ 40 mil homoj pojare.
 
[[Kategorio:Distrikto Blansko]]