Tonlingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Disvastiĝo: und > kaj
→‎Tipologio: daŭrigota ellaboro
Linio 30:
 
'''Tonnivelo, tonkonturo, tonkomenco'''
 
En la plej simplaj tonsistemoj, la distingiva tono de silabo estas aŭ malalta aŭ alta kaj preskaŭ nivela en ĉiu silabo. Tiaj sistemoj estas oftaj en [[Subsahara Afriko]]. En kelkaj lingvoj de tiu areo ekzistas kroma, meznivela tono, kaj troviĝas ankaŭ pli komplikaj sistemoj.
 
En Orienta Azio, plej multaj tonsistemoj estas pli komplikaj. Tie ekzistas krom nivelaj tonoj ankaŭ distingivaj tonoj kiuj karakteriziĝas per sia konturo. Tiu povas esti leviĝanta, falanta aŭ pli komplika.
 
En kelkaj tonlingvoj ekziztas nivelaj, leviĝantaj kaj falantaj tonoj en la parolo, sed distingiva estas nur la tonalto komence de la [[fonotakso|silaba kerno]], plej ofte reprezentata de vokalo.
 
[[de:Datei:Vier Toene des Hochchinesischen.svg|thumb|Tonaltoj kaj -konturoj en la Norma Ĉina lingvo]]
 
En praktika sistemo por indiki konturajn tonojn en lingvistikaj studoj oni distingas kvin nivelojn inter 1 kaj 5, kaj la konturoj povas esti priskribataj per sinsekvo da ciferoj. Tio ilustriĝas ĉi-apude per la ekzemplo de la [[Norma ĉina lingvo]]. En ĝi, oni povas distingi inter kvin tonoj, el kiuj tamen nur kvar estas distingivaj. La kvina estiĝas nur kiam iu el la distingivaj tonoj neŭtraliĝas en la parolo.
 
* unua tono, [[pinjino|pinjine]] ''ā'', /55/ alta tono
* dua tono, [[pinjino|pinjine]] ''á'', /35/ leviĝanta tono
* tria tono, [[pinjino|pinjine]] ''ǎ'', /214/ falanta-leviĝanta tono
* kvara tono, [[pinjino|pinjine]] ''à'', /51/ falanta tono
* neŭtrala tono, [[pinjino|pinjine]] ''a'', /11/ malalta tono
 
La ciferoj en tiu sistemo ne indikas iajn muzikajn intervalojn. La diferenco en la tonalto inter la niveloj 5 kaj 1 ne estas konstanta, sed povas varii en alta grado kun la vigleco de la parolo. En vigla parolo de gaja person, tiu diferenco estas multe pli granda ol en parolo de malgajulo.
 
Notindas, ke la neŭtrala tono estas malalta kaj ne mezalta. Tio havas fiziologian kaŭzon kaj pro tio verŝajne validas ĝenerale por ĉiuj tonaj kaj intonaciaj lingvoj.
 
La cifera sistemo de tonindiko estis proponita de [[Zhao Yuanren]], kiu ankaŭ ”komponis” plurajn rakontetojn el cetere identaj silaboj, kiujn distingas nur la tono. Tio bone ilustras la altan funkcia ŝarĝon de la tonoj en la ĉina.
 
Jen ekzemplo:
''Qí Qí qī qī. Qí qī qì qī qì. Qí Qí qì. Qì qí qī qī. Qí qí qǐ. Qī qī qì. Qǐ qí qī Qí. Qí Qí qī qī. Qì qì qī Qí.''
{{el}} [http://www2.ling.su.se/staff/hartmut/ljud/qi_qi.wav Aŭskulti]
 
Traduko: Sesdekjarulo el Ĉi havis sep edzinojn. La edzinoj de la sesdekjarulo forĵetis la [[lakaĵo]]jn (漆器). La sesdekjarulo el Ĉi koleriĝis, forlasis la sep edzinojn kaj forrajdis sur [[ĉilino]] (麒麟). La sep edzinoj bedaŭris kaj petis lin resti en Ĉi. La sesdekjarulo el Ĉi lasis sian koleron kaj restis en Ĉi.
 
'''Tonfinigo'''