Dorsten: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: fa:دورستن
eNeniu resumo de redakto
Linio 90:
Ĉ. [[100]]–[[500]] p.K. ekestas grupsetlejo el 6 bienoj nome „Durstina“ sur tereno norde de la rivero [[Lippe]] kaj ankaŭ unuopbiena setlejo „Durstinon“ sude de la Lippe.
 
Ekde la [[8-a jarcento]] komencas la kristanigo de la regiono. En [[911]] p.K. bieno „Leemwysche“ de la setlejo Durstinon''Kursiva teksto'' transiĝas kiel donaco al la [[monaĥejo Werden]]. En la [[11-a jarcento]] la ĉefbieno ''Gräftenhof'' ĉe la rivereto Schölsbach kune kun ĉiuj subbienoj al la [[kolegiato]] St. Viktor [[Xanten]]. Ĉ. [[1178]] oni konstruas proksime de la setlejo preĝejon, ĉirkaŭ tiu-ĉi setlas precipe eksaj loĝantoj de la setlejo norde de la rivero Lippe. Tiu setlejo kun vilaĝa karaktero ekde nun nomiĝas ''villa Durstin''e.
 
La setlejo villa Durstine kreskas precipe pro tio, ke ĉi tie interkruciĝas du gravaj longdistancaj komercvojoj: [[Essen]]–Lippe kaj [[Recklinghausen]]–Lippe. La vilaĝo apartenas ĉ. ekde la [[12-a jarcento]] al la [[feŭdo Recklinghausen]] kiu estas subigata al la [[arkiepiskopejo Kolonjo]]. En [[1251]] la [[arkiepiskopo de Kolonjo]] [[Konrad de Hochstaden]] koncesias al Dorsten la [[urboprivilego]]n. En [[1260]] la fortikado de ĉ. 3,5 [[hektaro|ha]] el la [[urboteritorio]] per fosaĵoj kaj teraj remparoj kaj ankaŭ palisaro sur la remparsupro estas finfarata. En [[1275]] oni instalas en Dorsten [[monfarejo]]n, kiu faras la „Dorstener Pfennige“ – 1,35 [[gramo|g]] pezaj arĝentmoneroj. La [[urbo]] kreskas pro la almigrado de regionaj loĝantoj el [[Kirchhellen]], Erle, Hervest kaj Lippramsdorf, kiuj serĉas la protekton kaj la privilegiojn de la urbo. Ĉ. [[1334]] ekestas la unua vera [[urbomuro]], kiu ĉirkaŭbaras ĉ. 11,8 hektarojn. La [[franciskanoj|franciskana]] [[monaĥejo]] estas fondata en [[1488]].