Derventio (Little Chester): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
"Derventio (Little Chester)" (tradukita el angla WP)
 
e →‎Historio: "Gnaeus Iulius Agricola"
Linio 12:
Tiu ĉi parto de Britannia estis okupita de tribo konata kiel la [[Cornovii]]. En la jaroj 46-47 la Romia armeo sub komando de guberniestro [[Aulius Plautius]] probable okupis la landojn sude de [[Trent (rivero)|rivero Trent]], tial en la jaro 50 ĝi estis la fronta linio. Estas foresto de skribita dokumentado pri ĉi tiuj jaroj tial oni dependas de arĥeologiaj elfosadoj. Malfrue en la jaro 47 la nova gurbeniestro de Britio, [[Ostorius Scapula]], komencis kampanjon kontraŭ la triboj de hodiaŭa [[Kimrio]], kaj la Ĉeŝira ebenaĵo. Tiam la [[Romia fortreso de Strutts Park]], estis unu el la novaj fortresoj konstruitaj laŭlonge de la nova suplementa vojo de [[Wroxeter]] al [[Rossington]].
 
La kampanjo por konkeri la silurojn daŭris sub guberniestro [[Quintus Veranius]] kaj ties posteulo [[Gaius Suetonius Paulinus]] sed tiam la rolo de Strutt Park estiĝis la konservo de paco. Ĉ. jaro 74, la landoj norde de la Rivero Mersey fariĝis malstabilaj, kiam Reĝino Cartimandus devis peti helpon de la Romianoj por batali kontraŭ ribelado. Poste en jaro 78, [[Gnaeus JuliusIulius Agricola]], famiĝinta pere de tre laŭda biografio de li verkita de lia bo-filo, [[Tacitus]], estis farita guberniestro. Li fortikigis fortresojn, plibonigis voj-infrastrukturon kaj faris kelkajn nun bone dokumentitajn kampanjojn- unue en jaro 78, li rekonkeris Nordan Kimrion, poste en jaro 79 li konkeris la [[Brigantes]] kaj [[Parisii]] prenante la tuton de Norda Anglio supren ĝis la nuna Skota limo. Fortreso de Strutts Park estis vakigita en jaro 80 kiam Derventio estis konstruita.
 
Derventio estis okupita dum 40 jaroj ĝis ĉ. jaro 120. Por meti ĉi tion en la kunteksto, Imperiestro [[Hadriano]] vizitis Britannia-n en jaro 120 kaj ordoni la konstruon de sia [[Muro de Hadriano|muro]]. Kvankam Britannia ĉiam havis grandan garnizonon, fokuso nun turniĝis al industria produktado. Derby produktis potojn kaj havis aliron al la ĉefaj minejoj de la nordo de Distrikto Peak, poste ĝi fariĝis la centro de metala prilaborado. Tio ĉi daŭris dum la venontaj 200 jaroj.