Federacia Letero: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
'''Esperanta Traduko:'''
 
{{Citaĵo|En la nomo de Dio. Amen. La publika famo kaj bono postulas, ke al pacaj ordigoj estas donita durativa valideco.— Tial ĉiuj personoj de la valo Urio, la tuteco de la valo Ŝvico kaj la komunumo de la homoj de la suba valo de Untervaldo konsiderante la perfidon de la tempo por pli bona protekto kaj por ilia pluekzisto donis reciproke asistadon, konsilon kaj prosperigon kun korpo kaj havo ene de iliaj valoj kaj ekster, je ilia tuta povo kontraŭ ĉiuj kaj ĉiu, kiuj uzas perforton kontraŭ aŭ premas malpravecon je ili aŭ unu el ili.— Kaj ĉiaokaze ĉiu komunumo donis ĵure al la alia helpon mempagante la defendon kaj la redonon de malbonvola atako kaj malpraveco, renovigante la malnovan, ĵure fortigitan federacion, - sed ĉiamaniere, ke ĉiu servu dece en sia rango al sia estro. — Ni ankaŭ unuvoĉe laŭdis kaj difinis, ke en la valoj ni ne akceptu juĝiston, kiu ricevis la oficon per mono aŭ mona valoro aŭ ne estas nia enlandano. — Ekas disputo inter federaciuloj, tiam la plej racioj inter ili estu intervenantaj kaj al ili, kiuj ne akceptas la paroladojn, la aliaj kontraŭiru. — Precipe estas difinita, ke, tiu, kiu mortigas alion senkulpan malamikece, se li ne povas certigi la kulpon de tiu, tial estu mortigita kaj, se li povis fuĝi, ke li ne reiru. Kiu sorbas kaj protektas lin, estu forpelenda, ĝis la federaciuloj revokas lin. — Se iu damaĝas je iu federaciulo per brulo, tiu ne estu respektota kiel landulo, kaj kiu lin protektas en la valoj, havas anstataŭan agodevon al la damaĝito. — Kiu disrabas federaciulon, ties bono en la valoj respondecu je la damaĝkompenso. — Neniu garantiaĵigu al alio ol konfesita ŝuldanto aŭ garantianto, kaj ankaŭ tiam nur kun la permeso de lia juĝisto. — Krome ĉiu obeu je sia juĝisto kaj, se necese, marku la juĝiston, al kiu li devas respondi, en la valo. — Se iu ne obeas je la juĝisto kaj se per tio iu federaciulo estas damaĝata, tiam ĉiuj aliaj devas kontentigi lin. — Se milito aŭ diskordo ekas inter federaciuloj kaj se iu parto volas eviti la bonigadon aŭ juĝdecidon, tiam la federaciuloj protektu la alian. — Tiuj ordoj estu, se Dio volas, validaj por longa tempo.
Ni ankaŭ unuvoĉe laŭdis kaj difinis, ke en la valoj ni ne akceptu juĝiston, kiu ricevis la oficon per mono aŭ mona valoro aŭ ne estas nia enlandano. — Ekas disputo inter federaciuloj, tiam la plej racioj inter ili estu intervenantaj kaj al ili, kiuj ne akceptas la paroladojn, la aliaj kontraŭiru. — Precipe estas difinita, ke, tiu, kiu mortigas alion senkulpan malamikece, se li ne povas certigi la kulpon de tiu, tial estu mortigita kaj, se li povis fuĝi, ke li ne reiru. Kiu sorbas kaj protektas lin, estu forpelenda, ĝis la federaciuloj revokas lin. — Se iu damaĝas je iu federaciulo per brulo, tiu ne estu respektota kiel landulo, kaj kiu lin protektas en la valoj, havas anstataŭan agodevon al la damaĝito. — Kiu disrabas federaciulon, ties bono en la valoj respondecu je la damaĝkompenso. — Neniu garantiaĵigu al alio ol konfesita ŝuldanto aŭ garantianto, kaj ankaŭ tiam nur kun la permeso de lia juĝisto. — Krome ĉiu obeu je sia juĝisto kaj, se necese, marku la juĝiston, al kiu li devas respondi, en la valo. — Se iu ne obeas je la juĝisto kaj se per tio iu federaciulo estas damaĝata, tiam ĉiuj aliaj devas kontentigi lin. — Se milito aŭ diskordo ekas inter federaciuloj kaj se iu parto volas eviti la bonigadon aŭ juĝdecidon, tiam la federaciuloj protektu la alian. — Tiuj ordoj estu, se Dio volas, validaj por longa tempo.
Tion konfirmante, tiu ĉi dokumento estis kreita laŭ la deziro de la antaŭe nomitoj kaj konfirmita kun la sigeloj de la tri antaŭe nomitaj komunumoj kaj valoj. Okazinta en la jaro 1291 komence de aŭgusto.}}