Theodor Čejka: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pl:Theodor Čejka
novaj informoj de la filo
Linio 16:
| esperantiĝis en =
}}
'''Theodor R. Čejka''' ( naskiĝis la [[10-an de januaro]] [[1878]] en [[Holešov]] - mortis la [[26-an de novembro]] [[1957]] en [[Bystřice pod Hostýnem]]) estis [[lernejestro]] en Bystřice pod Hostýnem kaj nestoro de la Esperanto-movado en la ĉeĥaj landoj, fakte ĝia fondinto.
 
Li estis filo de ĝendarmo en [[Holešov]]. La patro estis translokita al [[Hukvaldy]], kie Teodoro travivis la tutan infanaĝon. Inter la jaroj 1893-1898 li studis kaj abiturientiĝis en instituto por instruistoj en [[Příbor]] apud [[Nový Jičín]]. Poste li fariĝis instruisto ĉe knaba lernejo en Bystřice pod Hostýnem, kie li instruis inter 1898 kaj 1937. Li enkondukadis novajn metodojn de instruado, kulturis turismon, skiadon kaj bicikladon, ekkonadon de la naturo, civitanan respondecon. Dum la unua mondmilito li laboris en armea centro de [[Ruĝa Kruco]] en la ĉefepiskopa palaco de [[Kroměříž]]. En 1919 li eksiĝis el la romkatolika eklezio. En 1925 li ligis civilan geedziĝon kun Dobroslava Ryčanová, filino de kuracisto, aktiva skoltino kaj [[Sokolo|sokolanino]]. Ekde tiu tempo li subskribadis sin Theodor Ryčan Čejka (Th. R. Čejka). Post 1937 li emeritiĝis kaj foriris al [[Chvalčova Lhota]], kie li loĝis ĝis sia morto en dometo, kiun li mem projektis. Li estis entombigita en Bystřice pod Hostýnem. En 1929 naskiĝis lia filo [[Mirek Čejka]], grava ĉeĥa lingvisto, kies filo [[Marek Čejka]] (1975) estas publike aktiva kiel specialisto pri Proksima Oriento.
Esperantisto de antaŭ [[1900]], Čejka verkis la unuajn bonegajn [[lernolibro]]jn en kunlaboro kun la eminenta [[komeniologo]] [[Josef Krumpholc|J. Krumpholc]] kaj [[Valentin Bilík]], aperintaj en aro da [[eldono]]j, la unua aperis en [[1900]]. Li verkis ankaŭ [[vortaro]]jn, kiel ekzemple Esperanto-Ĉeĥan vortaron, 1906 (?), 2a eld. 1908, 170 p., Ĉeĥan-Esperantan vortaron 1906, 123 p. kaj aliajn.
 
Esperantisto de antaŭ [[1900]], Čejka verkis la unuajn bonegajn [[lernolibro]]jn en kunlaboro kun la eminenta [[komeniologo]] [[Josef Krumpholc|J. Krumpholc]], [[Jan Holub]] kaj [[Valentin Bilík]], aperintaj en aro da [[eldono]]j, la unua aperis en [[1900]]. Li verkis ankaŭ [[vortaro]]jn, kiel ekzemple Esperanto-Ĉeĥan vortaron, 1906 (?), 2a eld. 1908, 170 p., Ĉeĥan-Esperantan vortaron 1906, 123 p. kaj aliajn.
 
[[L. K.]] [[Redaktoro]] de la iama [[Internacia Pedagogia Revuo]], [[Revuo Internacia]], [[Bohema Esperantisto]] kaj [[Germana Esperantisto]].
Li tradukadis el [[verko]]j de [[Tomáš Garrigue Masaryk|T. G. Masaryk]], [[Josef Svatopluk Machar|J. S. Machar]] kaj aliaj. Eminenta [[aŭtoro]] kaj [[redaktoro]].
 
Post la [[unua mondmilito]] Čejka dediĉis sin al aliaj utilaj laboroj, precipe por la urbo, kie li vivis kaj laboris, prezidis societon de ĝardenistoj, fondis kun amikoj urban bibliotekon. Li faris multajn aliajn verkojn, precipe en la kooperativa movado, kiun li kunfondis en la urbo. Li kunfondis ankaŭ eldonejon Družstevní práce (Kooperativa laboro) en Prago. Por ekzemplo ni citu de li redaktitan kalendaron de ŝparkaso de lia urbo. Sed al Esperanto li restis ĉiam fidela. Ekz. en 1921 li reprezentis skoltojn en UK 1921 en Prago (al skoltoj li aliĝis jam antaŭ la unua mondmilito) kaj en Jarlibro 1927 li troviĝas inter delegitoj de UEA.
 
==Verkoj==
 
*'''Mezinárodní řeč esperanto''' (Internacia lingvo Esperanto, 1900, kun V. Bílík kaj J. Holub)
*'''Esperanto: neutrální jazyk mezinárodní''' (Esperanto: neŭtrala lingvo internacia, ĉ. 1905 - kun J. Krumpholc)
*'''El historio de Esperanto''' (1906)
*'''Slovník esperantsko-český''' (Vortaro Esperanta-ĉeĥa, 1906)
*'''Slovník česko-esperantský''' (Vortaro ĉeĥa-Esperanta, 1906)
*'''Úplná mluvnice a cvičebnice''' (Plena lernolibro kaj ekzercaro, 1906)
*'''Esperanto: malá učebnice''' (Esperanto: malgranda lernolibro, 1907)
*'''Slovníček česko-esperantský''' (Vortareto ĉeĥa-Esperanta, 1908, 1909)
*'''Učebnice esperanta pro samouky i kursy''' (Lernolibro de Esperanto por aŭtodidaktoj kaj kursoj, 1908)
*'''Úplná methodická učebnice Esperanta s oběma slovníky“ (Plena metoda lernolibro de Esperanto kun ambaŭ vortaroj, 1908)
 
==Artikoloj==
*'''Josef Krumpholc a esperanto. Vzpomínka.''' (Josef Krumpholc kaj Esperanto. Rememoro. Progreso 1930, p. 33)
*'''Moje vzpomínky na Masaryka“ (Miaj rememoroj pri Masaryk, Esperantista 1948, p. 73-74)
*'''Josef Krumpholc zemřel''' (Josef Krumpholc mortis, Esperantista, 1950, p. 18
*'''Jan Holub zemřel''' (Jan Holub mortis, Esperantista 1951, p. 88-89)
 
==Tradukoj==
*'''Xa internacia Kongreso kontraŭ alkoholismo''' (Lingvo internacia, 1906, p. 17-18, el la bohema gazeto „Čas“)
 
==Eldonataj gazetoj==
*'''Český esperantista. Bohema esperantisto''' (1901-1904)
*'''Der Deutsche Esperantist. Germana esperantisto''' (1908)
*'''Internacia Pedagogia Revuo. Oficiala organo de la Internacia Asocio de Instruistoj''' (1908-1910)
 
== Eksteraj ligiloj ==