Juan de Ávila: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Juan de Ávila.jpg|thumb|right|250px|Johano de Avilo]]
Sankta '''Juan de Ávila''' aŭ Johano de Avilo (1500, [[Almodóvar del Campo]] - 1569, Montilla), estis asceta verkisto kaj katolika religiulo de [[Hispanio]]. Lia patro, Alfonso de Ávila (de juda deveno) posedis [[mino]]n de [[arĝento]] en [[Sierra Morena]]. Li ekstudis [[juro]]n en la [[Universitato de Salamanko]] en 1514, sed abandonis tion kaj retiriĝis al naskiĝloka Almodóvar del Campo, kie penitencis. Poste ekstudis [[arto]]n kaj [[teologio]]n en la [[Universitato de Alcalá de Henares]] (1520-1526). Kiam heredis el la gepatroj, li vendis ĉiujn opsedaĵojn kaj disdonis la monon al malriĉuloj, por dediĉi sin poste al evangeliigo, komence ĉe sia naskiĝloko. Kiam li volis transveturi al Ameriko por evangeliigi tie en 1527 la arkiepiskopo de Sevilo, Alonso Manrique, ordonis al Juan de Ávila abandoni tiun ideon kaj evangeligi anstataŭe Andaluzion, al kio finfine dediĉis sin.