Fonetiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Perceptado de la parolo: ĉeesto aŭ foresto de labialeco
Linio 27:
 
== Perceptado de la parolo ==
Tie temas pri la homa kapablo elkodigi la parolsignalon kaj kompari ĝin kun la propra [[vortprovizo]]. En la kokleo de la [[interna orelo]], la spektro de la akustika signalo analiziĝas kaj la signalo transformiĝas en [[tonotopio|tonotopian]] nervan signalaron. Tio similas al sonspektrografio. Survoje al la aŭda [[kortekso]], la nerva signalaro plurfoje transformiĝas en aliaj manieroj por la utilo de la aŭskultanto. Temas pri kompleksa procezo, kiu tamen progresas senpene kaj sub gvido de tio kion la aŭskultanto atendas. Oni kutimas ''aŭdi'' tion, kion oni atendas, se la parolsignalo ne enhavas klare kontraŭan informon. Tio, kion oni aŭdas ankaŭ povas esti influita de la vida senso. Tio validas ĉefe por facile videblaj kaj ne tiom facile aŭdeblaj distingivaj trajtoj, kiel ĉeesto aŭ foresto de [[Labialo|labialeco]] ĉe [[konsonanto]]j kaj rondigo de la lipojliprondigo ĉe [[vokalo]]j.
 
Ankaŭ [[liplegado]], dum kiu oni kutime ne aŭdas, sed nur vidas la parolon, kaj parolperceptado per la tuŝa senso apartenas al tiu fako. Iom pli limigita estas '''[[aŭda fonetiko]]''', kiu esploras nur la aŭdan percepton de lingvaj sonoj.