Vlad la 3-a Drakulo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: gl:Vlad Țepeș, sco:Vlad the Impaler
Romanian diacritic signs; link
Linio 1:
[[Dosiero:Vlad tepes.jpg|thumb|right|Portreto de Vlad la 3-a / ''Vlad Țepeș'']]
 
'''Vlad la 3-a''' aŭ pli konate '''Drakulo''' (''Vlad Țepeș'' [cepeŝ] en la [[rumana lingvo|rumana]]) naskiĝis en [[novembro]]/[[decembro]] de [[1431]] en [[Sighișoara]], eta urbo en [[Transilvanio]], [[Hungara reĝlando]]. Lia infaneco finiĝis abrupte en [[1441]], kiam kun siaj patro kaj pli juna frato, [[Radu la Bela]], li estis prenita ostaĝo de la [[turkoj]]. La longa mallibero ([[1441]] – [[1444]] kaj [[1446]] – [[1448]]) kaj la mistraktoj suferitaj sub la [[osmanida imperio|otomana reĝimo]] influis la psikon de la onta suvereno.
Linio 5:
En [[1447]] liaj patro kaj pli aĝa frato, [[Mircea la 2-a]], estis murditaj.
 
Lia unua regado – de [[oktobro]] ĝis [[novembro]] [[1448]] – estis mallonga; neapogite, li rezignis pri la trono. Dum la sekvaj ok jaroj li lernis la militmetion kune kun siaj kuzoj [[Stefano la 3-a (Moldavio)|Stefano la Granda / ''Ștefan cel Mare'']] kaj [[Matiaso la 1-a Korvino]].
 
En [[aŭgusto]] [[1456]] li venkis [[Ladislao la 1-a|Ladislaon la 1-an]] kaj kruele punis lin pro la murdo de siaj patro kaj pli aĝa frato. Li iĝis reganto de [[Valaĥio]].
Linio 13:
[[Mehmet la 2-a]] transpasis [[Danubo]]n en [[majo]] de [[1462]] kun la plej nombra armeo tiutempa (150000). Drakulo komencis ĉikanmiliton, kies kulmino estis fama noktatako. La grandega otomana armeo atingis la urbeton [[Târgoviște]], kie ĝi estis bonvenigata de la bildo de la palisarego; terurita, malsatigita, elmetita al surprizaj atakoj, ĝi retretis. Drakulo foriris al [[Transilvanio]] por akiri helpon. Sed, anstataŭ helpi lin, [[Matiaso la 1-a Korvino]] enkancerigis lin, influite de la saksaj negocistoj, kaj ankaŭ pro aliaj motivoj.
 
En novembro [[1476]] li regajnis la tronon, helpate de tiuj kiuj en 1462 turnis al li la dorson – Matiaso Korvino kaj [[Stefano la 3-a (Moldavio)|Ștefan cel Mare]]). Post du monatoj li estis murdita.
 
Lia famego ŝuldiĝas al la multaj anekdotoj, cirkulantaj jam liatempe, plejparto el ili malestimigaj. Per ili li fariĝis unu el la plej konataj figuroj de la malfrua [[mezepoko]].