Vilhelmo la 1-a (Provenco): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
NBS (diskuto | kontribuoj)
e ru
Linio 3:
 
Li estis la filo de la grafo [[Boson la 2-a]] de [[Arles]] kaj de lia edzino [[Konstancia de Provenco]]. Li edziĝis ĉirkaŭ [[969]] kun ''[[Arsende de Comminges]]'' (ĉ.[[950]]-[[983]]), kiu estis la filino de la grafo ''Arnaud de Comminges'' kaj de lia edzino ''Arsende de Carcasonne''. Ŝi naskis al li :
* [[Odilo de Provenco]] (ankaŭ nomita Odilo de Nico ĉ.[[976]]-ĉ.[[1032]]).
* [[Vilhelmo la 2-a de Provenco]] (ĉ.[[981]]-[[1018]]).
 
Sekve de la forrabo de la [[episkopo]] ''Saint Mayeul'' en julio [[972]] far saracenoj, kiuj vivis en la montaroj de la Maŭroj (''massif des Maures'') ekde la fino de la [[9-a jarcento]], la grafo Vilhelmo la 1-a komandis armeon, kiu venkis la saracenojn dum la [[Batalo de Turturo]] en [[973]] kaj definitive forpelis ilin el Provenco. Li tiam fariĝis suzereno de Provenco kaj kreis la provencan feŭdecon disdonante al siaj vasaloj la ĵus rekonkeritan landon.
 
Li titoliĝis [[markizo]] de Provenco en [[979]] kaj transloĝiĝis al la urbo [[Arles]] komence de la jaroj 980. Tie li edziĝis kontraŭ la volo de la [[Papo]] kun [[Adelaido de Anĵuo]], kiu ĵus disiĝis de sia edzo la estonta [[reĝo]] [[Ludoviko la 5-a (Francio)|Ludoviko la 5-a]] "la Pigra" de [[Francio]] . Ŝi naskis al li :
* ''[[Constance d'Arles]]'' ([[986]]-[[1032]]), kiu fariĝis reĝino de Francio per sia edziniĝo kun [[Roberto la 2-a (Francio)|Roberto le 2-a]] ĉirkaŭ [[1000]];
* ''[[Emengarde d'Arles]]'', kiu edziniĝis kun la grafo [[Roberto la 1-a]] de [[Aŭvernio]] (''Auvergne'')
 
Vilhelmo la 1-a estis tre pia kaj fine de sia vivo fariĝis monaĥo. Li mortis en ''[[Avignon]]'' post la [[29-a de aŭgusto]] [[993]].
Linio 27:
[[nl:Willem I van Provence]]
[[pt:Guilherme I, Conde da Provença]]
[[ru:Гильом III (граф Прованса)]]
[[sv:Guillaume I av Provence]]