Bradipo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: it:Bradypus
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
La morfologio de korpo de bradipo adaptiĝis al surarba vivmaniero. Absolutan plejparton de sia vivo bradipo pendas sur branĉoj per siaj grandaj, kurvataj ungegoj, manĝante foliojn kaj malrapidege moviĝante, kiam la folioj elĉerpiĝas. Plej ofte ili troveblas en [[Arbedo|arbeda]] aŭ [[Arbusto|arbusta]] nivelo de la [[ĝangalo]], sed foje ili moviĝas al la altaj kronoj de la [[kanopeo]]. Se bradipo falas aŭ estas metita sur grundon, ĝi ne povas iri en kvarpieda maniero kaj devas rampi, tenante sin per antaŭaj brakoj kaj ungegoj. Bradipoj estas konataj pro sia malrapido. Maksimuma rapido de moviĝo de bradipo estas ĉ. 0.24 km/h.<ref>http://www.infoplease.com/ipa/A0004737.html</ref> Kvankam sur grundo kaj en la arboj bradipoj moviĝas tre malrapide, ili sufiĉe lerte naĝas en la akvo.
 
Sciencistoj ne scias ĝuste, kiam la bradipoj pariĝas, sed laŭ observoj de apero de idaro tio devas esti iam inter februaro kaj marto. La idoj klingas al dorso de sia patrino dum ĉirkaŭ 9 monatoj. Felo de bradipoj estas brun-griza, sed ĝi ofte aspektas verdeca pro [[algo]]j, amasiĝantaj sur ĝi. Verdeca felo kaj malrapido funkcias kiel efika [[kamuflilo]] - kiam ĝi trankvile pendas, bradipo aspektas kiel granda aro de [[folio]]j aŭ [[musko]].<ref>http://www.infoplease.com/ipa/A0004737.html</ref> Fakte en ties haroj foje svarmas pedikoj, skaraboj, pieridoj kaj larvoj.<ref>Ĉen Ŝjaŭji, ''Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado'', Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 58 al 59. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla. </ref>
 
==Karakterizaĵoj==
Bradipoj estas pli-malpli same grandaj kiel malgrandaj [[hundo]]j aŭ grandaj [[hejma kato|katoj]]. Longo de korpo kaj kapo kune estas ĉ. 45&nbsp;cm kaj pezo de plenkreskulo estas 3.5--4.5&nbsp;kg. Malsimile al senvostaj ĥoloepoj, bradipoj havas mallongan (6--7&nbsp;cm) voston. Sur antaŭaj manoj ili havas tri fingrojn kun grandegaj kurvitaj ungegoj (ĉ. 7,5 cm longaj nome okono de la totala korpolongo)<ref>Ĉen Ŝjaŭji, 1988. paĝo 58. </ref>, povaj tre efike ŝlosiĝi ĉirkaŭ iu branĉo. Ili moviĝas de arbo al arbo maksimume kvarfoje po tago. Bradipoj povas manĝi foliojn de multaj arbaj specioj, sed ŝajne ĉiu individuo preferas unu apartan specion. Eble tio estas konduta adaptiĝo por malpliigo de konkuro inter individuoj de sama [[populacio]]<ref name=EoM>{{cite book |editor=Macdonald, D.|author= Dickman, Christopher R.|year=1984 |title= The Encyclopedia of Mammals|publisher= Facts on File|location=New York|pages= 776–779|isbn= 0-87196-871-1}}</ref>.
 
Dentoj de bradipoj estas tre simplaj. Ili ne havas [[incizivo]]jn nek [[kanino]]jn, nur aron de [[vangodento]]jn, preskaŭ ne divideblajn ej [[molaro]]j kaj [[antaŭmolaro]]j. Estante preskaŭ [[homodonto|homodonta]], [[denta formulo]] de bradipoj estas skribata simple kiel <math>\frac{5}{4-5}</math>.
 
Pro sia tre malrapida [[metabolismo]], bradipo ne povas subteni konstantan korpan temperaturon. Malsimile al absoluta plimulto de [[mamulo]]j, bradipoj estas [[pojkilotermulo]]j - t.e., temperaturo de iliaj korpoj ŝanĝas kun ŝanĝiĝo de temperaturo de la aero, kiel ĉe [[reptilio]]j. Pro tio bradipoj nur povas travivi en varmaj, humidaj klimatoj kun relative malgranda jara ŝanĝo de temperaturo. La normala korpa temperaturo estas de 32ºC sed povas fali al 20ºC dum dormado.<ref>Ĉen Ŝjaŭji, 1988. paĝo 58. </ref>
 
La inoj naskas idojn post ĉ. 6 monatoj de [[mamula gravedeco|gravedeco]]. La idoj povas manĝi foliojn kaj ne dependi de patrina lakto post ĉirkaŭ unu monato, sed ili preferas klingi al la patrino dum kelkaj pliaj monatoj. Plenkreskuloj estas solaj kaj havas pli-mapli konstantajn teritoriojn, kiujn ili markas per odoro el apudanusaj odoraj glandoj kaj per fekaĵoj.<ref name=EoM/>
 
==Vidu ankaŭ==
*[[Bahiaj marbordaj arbaroj]]
 
==Referencoj==
{{Portalo Animaloj}}