La [[Blumaska jakutingo]] (''Pipile pipile'') estas kokoforma [[birdo]] de la [[familio]] de la [[Kracedo]]j (sama familio de la [[Jakuo]]j, [[Ĉaĉalako]]j kaj [[Mutuo]]j) kaj apartenas al la kvarspecia genro [[Pipileo]] (latine ''Pipile''). De la kvar [[specio]]j de tiu [[genro]] la Blumaska jakutingo estas la plej minacata. Tiu specio loĝas en [[Trinidado]] kaj alproksimiĝas al [[formorto]]. Malsimile al la aliaj specioj de la genro ''Pipile'', kiuj havas blankan [[vango]]n kaj ruĝan [[mentonsako]]n, la Blumaska jakutingo havas '''bluajn vangojn kaj mentonsakon'''.