Historio de Unuiĝinta Reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e La dosiero EdtheCon.jpg estis forigita ĉar ĝi estis forigita el la Komunejo de Fastily: No source since 10 October 2011
Linio 72:
===Batalo apud Hastings===
{{ĉefartikolo|Batalo apud Hastings}}
 
[[Dosiero:EdtheCon.jpg|right|220px|thumb|Eduardo la Konfesanto]]
Eduardo surtroniĝis kiel [[Eduardo la Konfesanto]]. Li forte interesiĝis pri eklezio, dum lia regado estis konstruitaj multe da preĝejoj kaj monaĥejoj. Kiel infano li estis edukita en [[Normandio]], tial li alportis ankaŭ multe da elementoj de tiu ĉi kulturo. [[Normanoj]] estis idoj de vikingoj, kiuj ekloĝis norde de [[Francio]] en la antaŭaj jarcentoj. Eduardo mortis en [[1066]] sen heredanto. Aperis grava demando, kiu estos nova reĝo. Estis multaj proponintoj elinter la dana kaj la angla [[nobelaro]] (invitis ilin Eduardo), same dana reĝo [[Haraldo]] ne rezignis pri la ideo al la angla trono, kiu estis nur antaŭ nelonge deprenita al danoj. Elinter la nobelaro la plej grandajn pretendojn faris al si Vilhelmo (pli poste [[Vilhelmo la 1-a (Anglio)|Vilhelmo la Konkerinto]]), [[duko]] el Normandio, al kiu Eduardo mem promesis la tronon. Plua kandidato estis [[Haroldo]] el familio de [[Godvinidoj]], la plej forta familio de reĝlando [[Wessex]]. Plie li estis ankaŭ parenco, se fratino de Haroldo estis edzino de Eduardo. La vitenagemoto fine decidis en prosperon de Haroldo, revokante al anglaj principoj, ne normanaj, eĉ kiam estas menciata ankaŭ interkonsento, en kiu Haroldo dum sia vizito promesis al Vilhelmo, ke li ne pretendigu la tronon post la morto de Eduardo. Vilhelmo albordiĝis kun sia armeo en [[Anglio]] en la jaro [[1066]]. Haroldo intertempe marŝis en batalon kontraŭ danoj, kiuj klopodis konkeri [[York]]on. Li fine forpelis ilin, sed lia laca armeo jam ne kapablis alfronti al pli bone organizitaj normanoj. En batalo apud [[Hastings]] ĝi suferis teruregan malvenkon, Haroldo mem falis en batalo kaj Vilhelmo estis post nelonge en [[Westminster]] kronita kiel nova reĝo. Komencis la regado de normanoj.