Albana Princlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|200px|right|Standardo de la Suverena Princo. La '''Albana Princlando''' temas pri mallongdaŭra monarkio en Albanio,...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''Albana Princlando''' temas pri mallongdaŭra monarkio en [[Albanio]], regita de [[Vilhelmo, Princo de Albanio]] kaj pri la ŝtato post la [[Unua Mondmilito]], ĝis la forigo de la monarkio en 1925, kiam Albanio estis deklarita respubliko.
 
La Princlando estis establita la [[21-an de februaro]] [[1914]]. Albanio estis sub otomana regado ekde proksimume 1478 ĝis la [[Traktato de Londono]] en majo 1913, kiam la [[Grandaj Potencoj]] agnoskis la sendependecon de Albanio. La Grandaj Potencoj elektis la princon Vilhelmo de Wied, nevo de la reĝino [[Carmen Sylva|Elizabeto de Rumanio]], por iĝi la reganto de la lastatempe sendependa Albanio.
 
Formala oferto estis donita de 18 albanaj delegitoj reprezentantaj la 18 distriktojn de Albanio la [[21-an de februaro]] [[1914]], oferto kiun li akceptis. Ekster Albanio Vilhelmo estis princo, sed en Albanio li estis konata kiel Mbret (reĝo). La unua registaro sub la regado de la Domo de Wied estis speco de "princa reĝkonsilio" pro ties membroj, kiuj estis reprezentantoj de la albana nobelaro: princo Turhan Pasha Përmeti, iama guberniestro de Kreto kaj ambasadoro de la [[Otomana Imperio]] en [[Sankt-Peterburgo]], Aziz Pasha Vrioni, princo Bib Doda de Gjomarkaj-Mirdita, princo Essad Pasha Toptani, princo Georges Adamidi-bejo Frasheri (Frachery), Mihal Turtulli, bejo Koritza, ktp.