Vercors (montomasivo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota modifo de: pl:Vercors (masyw górski)
e La dosiero Neanderthal_child.jpg estis forigita ĉar ĝi estis forigita el la Komunejo de Jameslwoodward: Per commons:Commons:Deletion requests/File:Neanderthal child.jpg
Linio 39:
 
<!--[[dosiero:Neanderthaler.JPG|thumb|Neandertala homo, rekonstruaĵo]] La bildo iel malaperis, ankaŭ el la germana versio. Anstataue la sekva-->
 
[[dosiero:Neanderthal child.jpg|thumb|Neandertala infanino, provo de rekonstruo]]
 
La unuaj homoj en Vercors estis la [[neandertala homo|neandertaluloj]] (Homo neanderthalensis) kun fajroŝtonaj [[prahomaj laboriloj|iloj]] de la [[Levallois-tekniko]]. Ili devis helpe de tiuj iloj batali kontraŭ <!--fari fajron, kaj per tio forpeli//jen ne temas pri tio; el la materialo f. ili faris multspecajn ilojn--> la [[kaverno|kavernaj]] [[kaverna urso|ursoj]] kaj [[ kaverna leono|leonoj]] kaj ĉasi per primitivaj lancoj, tranĉiloj (el ŝtona pinto) [[bizono]]jn, [[cervedoj|cervojn]] same kiel [[ibekso]]jn. Dum la [[Würm-glaciepoko]], antaŭ ĉ. 70.000 – 35.000 jarojn, la tutaj Alpoj kaj do ankaŭ Vercors estis glaĉerizitaj.<br>Sed tiutempe eksetlis en Eŭropo [[Homo sapiens sapiens]] kun samtempa forpelo, formorto de la neandertalaj homoj. La „homo sapiens” aperis komence en la sudaj kaj mezaj [[ebenaĵo]]j de Francio kaj antaŭ ĉ. 13.000 jarojn (-11.000) ankaŭ en Vercors kaj en la Alpaj valoj. La klimato tiam estis ankoraŭ malvarma kaj malmilda, la [[flaŭro]] estis [[malvarma stepo]] kun eta arbonombro. La ĉefaj vivlokoj kaj ĉasejoj restis do la ebenaĵoj ([[Saint-Nazaire-en-Royans]] kaj [[Romans]]), kie [[rangifero]], [[ĉevalo]] kaj [[bizono]] estis - krom bestetoj- la plej gravaj karnoliverantoj kaj ankaŭ motivoj por la osto-gravuraĵoj. En Vercors ĉasbestoj estis precipe alpa kapro (ibekso) ([[La Chapelle-en-Vercors]]) kaj [[truto]], dum la [[marmoto]]j devis oferi siajn varmajn peltojn al la homo por protekto kontraŭ la ankoraŭ ĉiam reganta malvarmo.<br> Fajroŝtonaj iloj kun granda metia precizeco same kiel ostaj iloj estis la necesaj armilpartoj por [[lanco]] kaj [[harpuno]]; [[gratilo]] kaj [[skrapilo]] por la karno- kaj peltoprilaboro. Ili ofte servis ankaŭ kiel tombejaj aldonaĵoj ekz. en tombo de la [[Magdalenio|Magdalenia kulturo]] ĉe [[Saint-Agnan-en-Vercors]].