Akompano (muziko): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ErikvanB (diskuto | kontribuoj)
Hyacinth (diskuto | kontribuoj)
→‎Deviga akompano: {{audio|Accompaniment_Mozart.mid|Play}}
Linio 37:
Meze de la 18-a jarcento la graveco de la ''kontinua baso'' malpliiĝis, kaj la komponistoj komencis ekzakte noti kaj instrumentigi la akompanaĵon de siaj verkoj. Ĉi tiu ''deviga akompano'' sin direktis unuflanke kontraŭ la libereco je la instrumentigo de la ĝeneralbaso kaj aliaflanke kontraŭ la libereco je la realigo kaj ornamado de la akompano. Por improvizadoj, permesataj al aŭ eĉ postulata de la [[klaviceno|klavicenistoj]] aŭ [[teorbo]]ludantoj en barokensemblo, en la klasikisma muziko ne plu estis loko, sed la vojo estis libera por psikologie motivigita akompano, kiu por la evoluigo de [[lido]] kaj [[opero]] estas nemalhavebla.
 
[[Dosiero:Accompaniment_Mozart.png|thumb|420px|Akompanaj ŝablonoj je Mozart. {{audio|Accompaniment_Mozart.mid|Play}}]]
Ofte devigaj akompanvoĉoj estis elformitaj artece kaj per pluevoluigo de la baroka kontrapunkto, sed foje la majstroj uzis ankaŭ simplajn akompanŝablonojn. Tipaj ekzemploj estas la akompanadoj je <sup>4</sup>/<sub>4</sub>-taktoj en la arĉinstrumentoj, kiuj troviĝas en multaj [[konĉerto]]j kaj [[ario]]j de Mozart: sur la akcentataj unua kaj tria batoj [[violonĉelo]]j kaj [[kontrabaso]]j ludas la bazan tonon, dum kiam [[violono]]j kaj [[vjolo]]j plenigas la po tri sekvajn okonajn paŭzojn per akordotonoj.