Franciŝak Aljaĥnoviĉ: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
En junio 1918 ekloĝis en [[Minsko]], printempe 1919 revenis en Vilno, kie eldonadis ĵurnalon, provis malfermi teatron. Aŭtune 1919 revenis en Minsko, kie laboris kiel direktoro de teatro, kiun subvenciis pola registaro. De julio de 1920 vivis en Vilno. Pro libro "Belorusa teatro" (1924) estas konsiderata kiel unua belorusa esploristo de teatro. En novembro 1926 alveturis en Minsko por partopreni en Akademia konferencio, restis en [[Belorusia SSR]], laboris en teatro en [[Vicebsko]], kie en januaro 1927 estis arestita kaj enprizonita je 10 jaroj en gulago. En septembro de la jaro 1933 estis interŝanĝita kontraŭ malliberulo de pola prizono [[Taraŝkeviĉ]]. Post reveno en Vilno verkis pli faman sian verkon "En ungegojn de OGPU" pri sia enŝloso en gulago. Ĉi tia libro estis eldonita pollingve (1935, "Siedem lat w szponach G. P. U." En la jaro 1937 en Varsovio estis eldonita ankoraŭ unu varianto de ĉi tia libro. La verko estis tradukita en itala lingvo ("La verita sulla Russia Bolscevica"), en portugala lingvo en [[Brazilio]] ("Sete annos nas garras soveticas"), ukrainia lingvo. Nur en la jaro 1937 la aŭtoro povis eldoni libron en belorusa lingvo. Dum en la jaro 1940 en Vilno eniris sovetunia armeo, Franciŝak Aljaĥnoviĉ vivis konspire. Dum germana okupado redaktis gazeton (1942-1944). En marto de la jaro estis pafmortita en sia loĝejo de sovetuniaj sabotistoj, senditaj trans frontlinio. Liaj verkoj denove estis presitaj kaj surscenigitaj en Belorusio nur en la jardeko 1990-a. En la jaro 2006 estis eldonitaj elektitaj verkoj.
 
[[kategorio:belorusaj verkistoj|Aljaĥnoviĉ, Franciŝak]] [[kategorio:belorusaj dramistoj|Aljaĥnoviĉ, Franciŝak]] [[kategorio:naskiĝintoj en 1883|Aljaĥnoviĉ, Franciŝak]] [[kategorio|:mortintoj en 1943|Aljaĥnoviĉ, Franciŝak]]
 
[[be:Францішак Аляхновіч]]