Lorjak: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+kovrilpaĝo
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
'''Jacques-Louis MAHÉ''', pseŭdonime '''Lorjak''' (naskiĝis la [[12-a de aprilo|12-an de Aprilo]] [[1912]] - mortis la [[4-a de aŭgusto|4-an de Aŭgusto]] [[1992]] en [[Parizo]]) estis [[Francio|franca]] esperantisto, reklamfotisto, filmisto kaj verkisto.
Li esperantistiĝis en [[1932]]. Profesia fotisto, li estis altirita de filmado kaj fariĝis pioniro de la [[Esperanto-filmo|Esperanta filmo]]. En [[1937]] li prezentis sian senparolan E-propagandan verkon ''[[Antaŭen]]'' ([[1936]]) en la internacia konferenco ''[[Esperanto en moderna vivo]]''. Antaŭen surekranigas absurdaĵojn okazantajn pro lingva nescio en fremda lando, kaj roligas multajn anojn de la tiama pariza grupo. El ili Mahé aparte bone kunlaboris post la milito kun sia amiko [[Pierre Petit]], prezidanto de la franca asocio.
 
En [[1963]] li produktis la unuan kaj ĝis nun unusolan - origine Esperantlingvan longdaŭran fikcian filmon: la unuhoran ''[[Angoroj]]''. La ĉefrolantoj estis aktoroj de la [[Internacia Arta Teatro]], [[Jana Ravšelj]], [[Marc Darnault]] kaj [[Srdjan Flego]]; en epizodaj roloj aperis [[Raymond Schwartz]], [[Roger Bernard]], [[Jean Thierry]], [[Michel Duc Goninaz]] kaj aliaj. Tiu ĉi prikrima - sed Schwartz-e humura - filmo, kiu okulume aludas al esperantistoj kaj esperantaĵoj, estis aprezata en diversaj kongresoj kaj eldonita sur vidbendo de [[LF-koop]]. Lian ŝaton al filmoj atestis liaj regulaj filmrecenzoj en [[Franca Esperantisto]] sub la vortluda pseŭdonimo ''A. Mickey via''.