Marsejlo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: mg:Marseille
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: kg:Marseille; cosmetic changes
Linio 142:
En 2007, la loĝantaro de Marsejlo estis de 852 395 laŭ la nombrado de INSEE (Institut National de la Statistique et des Études Économiques - Nacia Instituto de Statistiko kaj Ekonomiaj Studoj); ĝi do estas la 2a pli loĝata komunumo en Francio. Ĝia urbunuo de 1 418 482 loĝantoj estis en 2006 la dua en Francio. Ĝia urbareo, kiu ampleksas la du ĉefajn komunumojn de Marsejlo kaj Aikso la Provenca, konsistis el 1 602 096 loĝantoj; ĝi do estas la tria urbareo en Francio post Parizo kaj Liono. Ekde 2000, Marsejlo estas la ĉefurbo de la urba komunumaro (communauté urbaine) Marsejlo Provenco Metropolo, kiu ampleksas 1 023 972 loĝantojn.
 
== Toponimio ==
 
La nuna nomo de Marsejlo fontas el la vorto Masaljo (Massalia) el la helena lingvo. Masalja poste iĝis Masilja (Massilia) dum la romiana epoko.
 
== Geografio ==
 
Ĝia historia teritorio konsistas el speco de amfiteatro ĉirkaŭita okcidente de la maro sude de montaroj Kalankoj [Calanques] kaj Marseilleveyre, norde de la Blua marbordo kaj l'Estaque (famigita de la pentristo Paul Cezanne) kaj nordoriente de montaroj Etoile [stelo] kaj Garlaban.
Linio 154:
Laŭ sia aero (240,62 kvadratkilometrojn), Marsejlo estas 2,5 foje pli granda ol Parizo, aŭ ankaŭ kvin foje pli granda ol Liono, kaj eĉ pli vasta ol Kairo (210 kvadratkilometroj). Laŭ nordsuda akso, la distanco inter la urbocentro (Malnova Haveno - Vieŭ Port) kaj la norda urbolimo (Notre-Dame-Limite) estas 14 km. Laŭ la mediteranea marbordo, la distanco inter l'Estaque kaj Callelongue estas 21 km.
 
=== Hidrografio ===
 
La rivero Huveaune kaj ĝia alfluanto Jarret, ĉi-lasta tute kovrita en la densa parto de la urbo, kaj la rivereto Aygalades, estas ĉefaj riveroj trairantaj Marsejlon. La riveroj Huveaune kaj Aygalades havas relative malfortajn fluokvantojn. La hidrografia sistemo estas tipe mediteranea : la ordinara fluokvanto estas malforta sed tiuj riveroj havas grandajn flualtiĝojn, kiam forte pluvas. La akvo estas forte kanalizita, ofte proksime de la fonto, kaj irigacias la tutan Marsejlan basenon. La troo de la kanalo de Marsejlo enverŝiĝas en ilin.
Linio 161:
 
 
=== Seismeco ===
 
La regiono Provenco-Alpoj-Bordo-Lazura havas seismajn riskojn, pli speciale en la regionoj de Nico kaj de Aikso la Provenca, sed la risko ŝajnas neglektinda por Marsejlo.
 
 
=== Klimato ===
 
Marsejlo profitas de escepta daŭro de suneco, pli ol 2 800 horoj da suneco jare, interalie danke al la Mistralo (forta norda seka vento), kiu averaĝe blovas 93 tagojn jare. Estas averaĝe 570 mm da precipitaĵoj jare kaj 81 pluvtagoj (el kiuj 39 superas 2,5 mm), principe autune kaj printempe. La averaĝa temperaturo en Marsejlo estas 15,3 °C.
 
Malgraŭ ĝenerale milda klimato, ekstremaj epizodoj okazas. Tiel la temperaturo atingis -16,8 °C la 12a de Februaro 1956 kaj 40,6 °C la 26a de Julio 1983. Same, kvankam la jara averaĝo de precipitaĵoj inter 1971 kaj 2000 estis 570 mm, la 19an de Septembro 2000 kaj la 1an de Decembro 2003, oni mezuris pli ol 200 mm da pluvo dum 24 horoj. La 14an de Januaro 1987 kaj la 7an de Januaro 2009, oni mezuris pli ol 10 cm da neĝo, tio kio paralizis la urbon.
 
 
Linio 337:
 
 
== Historio de Marsejlo ==
 
La Historia Muzeo de Marsejlo en Centre Bourse priskribas la ĉefajn historiajn etapojn ekde la fondado de Marsejlo fare de la Foceanoj ĝis la pliampleksiĝo de la urbo en la XVII jarcento.
 
=== Marsejlo, greka urbo ===
 
==== Antaŭ la Helenoj ====
 
La unua topografio de la loko de la helena Marsejlo estas hodiaŭ ankoraŭ videbla malgraŭ la grandaj modifoj okazitaj en la XIX jarcento. Ĝi estas promontoro superita de tri sinsekvaj montetoj : monteto Saint-Laurent (206 metrojn altitude en 1840), monteto de la muelejoj (42 metrojn) kaj, fine, monteto de Karmelanoj [Carmes] (cirkaŭ 40 metrojn).
Linio 349:
La loko estas okupata jam de longe de la homoj, kiel atestas la eksterordinara malkovro inter 1985 kaj 1991 de la ekcepta groto Kosker, fare de Henri Cosquer en unu el la Marsejlaj Kalankoj, okupata inter 27 000 kaj 19 000 antaŭ nia erao. Krome, freŝdataj prifosadoj evidentigis vestiĝojn de neolitika instalaĝo, kiu datiĝas de 6 000 antaŭ nia erao, apud de la stacidomo Saint-Charles ĉirkaŭ strato Bernard Dubois.
 
==== La legendo de Gyptis kaj Protis ====
 
Marsejlo estis fondita en 600 antaŭ JK, fare de Helenoj kolonianoj venintaj el Foceo (nun Foça en Turkio), kaj estis interaliaj popolita de la Foceanoj fuĝantaj la Persiajn invadojn en 546 antaŭ JK.
Linio 355:
La Foceanoj konstruis urbon maritiman kaj komercan. La legendo de la renkonto kaj de la interligo inter la maristo Protis (Foceano) kaj la bela Gyptis (Ligurino) firme estigis tradicion de Marsejlo kiel komerca urbo.
 
==== La evoluo de Massalia ====
 
La arkeologoj malkovris vestiĝojn, kiuj evidentigas, ke la unuaj Helenoj instaliĝis en la okcidenta ektremaĵo de monteto Saint-Laurent. Tre rapide la urbo plivastiĝis ĝis la orienta flanko de la monteto Muelejoj. Poste ĝi entenis la trian monteton de la Karmelanoj antaŭ la fino de la VIa jarcento AK. Lasta plivastiĝo en la finhelena epoko ebligas al la urbo atingi areon de ĉirkaŭ 50 hektaroj, kiu ĝi ne superos antaŭ la XVIIa jarcento.
Linio 363:
Marsejlo forte kreskis kaj iĝis prospera urbo havanta fortajn komercajn rilatojn kun Helenio, Malgranda Azio kaj poste Romo. La urbo, tre sendependema, libere sinadministras. La Marsejla konstitucio inspiriĝis de la ioniaj civitoj. La urbo estis regata de direcktorio de 15 unuranguloj elektitaj inter 600 senatanoj (Strabon, IV, 1, 5). Tri el ili ĉefrolis kaj havis la esencan parton de la ekzekutivo.
 
=== Marsejlo, romia urbo ===
 
Dum la IIa jarcento AK, Marsejlo frontas al la pliiĝanta potenco de siaj najbaroj Gaŭloj, speciale, la Salienoj [Salyens]. Por fronti al ilia minaco, Marsejlo petas la helpon de sia romia aliancano, kiu iĝis la plej granda mediteranea potenco. Ĝi poste estas senigita de siaj kolonioj kaj devas submetiĝi al Romo. Romianoj kunligas ĝin al la Narbona provinco.
Linio 371:
La arkeologiaj prifosadoj dum la lastaj 15 jaroj evidentigis la vivpovon de la urbo. Poste, dum la periodo Malalta Imperio la urbo ŝajnas iomete malpliiĝi verŝajne profite al Arlezo.
 
=== Marsejlo dum la malnova antikveco ===
 
La urbo pliiĝas de nove ekde la Va jarcento PK. Interne de la urbo, la konstruado de la unua granda katedralo stampas la potencos de episkopo, probable Prokulus, kiu volas rivali kontraŭ Arlezo. La vipovo de la komerco evidentiĝas per la malkovro de ceramikaĵoj venintaj el la tuta Mediteraneo, atestantoj pri la varoj kiuj amase alvenas al Marsejlo dum la ostrogota kaj merovingia periodoj.
 
=== La mezepoka urbo ===
 
Post la jaro 1000, Marsejlo denove estas prospera haveno kiu partoprenas en la krucmilitoj.La Marsejlanoj ĉeestas en Nordafriko kaj posedas kvartalon en Saint Jean d'Acre (nuntempe Ako). La preno de la urbo fare de la Katalunoj en 1423 kaj la ĝia detruado kiu sekvas kaŭzas gravan malpliiĝon de Marsejlo en la fino de la mezepoko.
 
=== Marsejlo dum la IXa kaj Xa jarcentoj ===
 
Ni havas malmulte da informoj pri Marsejlo dum la karolida epoko. Sekvas malfacila periodo por Marsejlo kiu estas rabita de la Saracenoj en 838 kaj de la Grekaj piratoj en 848. Marsejlo rapide restariĝas el tiuj ruinigoj.
 
 
==== La XIa jarcenta renoviĝo ====
 
Dum la unua duono de la XIa jarcento, le politika stabileco kaj la disvolviĝo de la abatejo Sankta-Viktoro [Saint-Victor] plifortigas la kreskiĝon de la urbo. La refondo de la monaĥejo Sankta Savanto [Saint-Sauveur] sur la nuna loko de la preĝejo Accoules, ĉirkaŭ 1030, centre de la spaco la malnova grafa urbo kaj la malnova episkopa urbo, probable samtempis kun la renaskiĝo de la konstruaĝoj en tiu areo.
 
==== Marsejlo la malobeema ====
 
La tumultema karaktero periode revenas en la historio de la urbo. Pro la topografio, la mara karaktero kaj la komerca sendependenco de la Marsejlanoj, la grafoj de Provenco malfacile regis la urbon. La ekonomia kaj politika sendependecoj de Marsejlo rilate al la Francio daŭris ĝis la fino de la XVa jarcento.
 
==== Marsejlo inter la XIIa kaj XVIa jarcentoj ====
 
Malfeliĉe la granda pesto eniris Eŭropon tra la Marsejla haveno en 1347. La 15an de decembro 1437, la grafo de Provenco Renato de Anĵuo [René d'Anjou], kiu postvenis sian fraton Ludovika la 3an de Anĵuo (Louis III d'Anjou) kiel reĝo de Sicilio kaj duko de Anĵuo, alvenas en Marsejlon kaj favorigas per privilegioj la restarigon de la urbo, kiun li taksas, kiel strategia maritima bazo por rekonkeri sian reĝlandon de Sicilio.
Linio 398:
En 1524, la Francoj defendis la urbon sieĝitan de la armeo de Romia Sankta Imperio. Tri dek jaroj post la aneksado de Marsejlo al la Franca reĝlando, Francisko la Ia [François Ier] visitis la urbon, allogita pro la kuriozeco vidi rinoceron. Tiu besto estis donaco de la reĝo de Portugalio, Emanuel la Ia [Emmanuel Ier], al la papo Leono la Xa [Léon X], ĉar la ŝipo pereis, oni grundigis la beston sur la insulo If. Francisko la Ia profitis tiun viziton por konscii la geografian situon de la urbo kaj konstruigis du fortifikaĵojn por protekti ĝin. Tiel li konstruigis la kastelon If inter 1526 kaj 1529 kaj la fuorteton de Notre-Dame-de-la-Garde. Komence ĝi estis konstruita el ligno por rezisti la atakojn de Karolo la Va [Charles Quint] kaj poste rekonstruita el ŝtonoj laŭ la ordono de Francisko la Ia post la batalo kontraŭ Karolo la Va en septembro 1536 ĉirkaŭ la kapelo l'Ermitage. Tiu pafejo por protekti la urbon estis donacita de Francisko la Ia; efektive neniu artileriero povis de la kastelo If atingi ŝipojn celantajn sieĝi la urbon.
 
=== Rapida progreso dum la XVIIa kaj la XVIIIa jarcentoj ===
 
La urbocentro transformiĝis ek de la mezo de la 17a jarcento. La unuaj aranĝoj, ankoraŭ modestaj, de placoj kaj avenuoj kun klasikaj fasadoj konstruitaj laŭ la planoj de Pierre Puget vastiĝis ekster la mezepokaj muregoj interalie direkte al la fama Canebiere. Ĝi tamen iĝis la granda arterio atinganta la malnovan havenon nur je la fino de la 18a jarcento. Ĝi tuj iĝis la negoca centro.
Linio 404:
Tamen en 1720 alvenis pesto, kiu donis fortan baton al la loĝantaro de la urbo (38 000 viktimoj el 75 000 loĝantoj). La tiama episkopo konsekris Marsejlon al Sankta Koro.
 
=== Marsejlo dum Revolucio kaj Imperio ===
 
Necesis atendi la francan Revolucion kaj la unuformiĝon de la franca teritorio (lingvo, mono, juro), por ke Marsejlo perdu tiun specifecon, kiun ĝi ĉiam provis konservi. Probable tial la revolucia kanto de Rouget de Lisle plaĉis al la Marsejlanoj kaj estis nomata "La Marseljezo" [La Marseillaise]. Dum la Konvencio la kontestemo de la urbo perdigis al ĝi ĝian nomon : ĝi estis nomata la "urbo-sen-nomo" dum 4 semajnoj, ankaŭ Liono spertis la samon.
 
==== La "Marsejlezo" ====
 
Rouget-de-Lisle, juna pionira oficiro, komponis en Strasburgo la « Milit-kanton de la Rejna Armeo ». Ĉi tiu himno, kiu eldoniĝis, alvenis al Marsejlo, kiu entuziasme akceptis la Revolucion. La urbo sendis al Parizo 500 volontulojn, regalis ilin per bankedo, dum kiu François Mireur kantis la verkon venitan el Alsaco. Ĝi levis entuziasmon, kaj la ĉeestantoj ĥore rekantis ĝin. Kiam ili defilis en la stratoj de Parizo, iliaj varmaj sudaj voĉoj, kiuj elkantis la ardajn strofojn, elektrigis la amason. La nova himno tuj estis nomata « La Marsejlezo ». Memorfesta ŝildo pri Rouget-de-Lisle videblas sur strato Thubaneau en la centro de Marsejlo, kie oni troviĝas ankaŭmuzeo pri "La Marsejlezo".
 
 
=== Marsejlo je la XIXa kaj la XXa jarcentoj ===
 
==== Haveno de la kolonioj ====
 
Dum la tuta XIXa jarcento la Marsejlanoj faris komercon de negristoj. Ili ŝanĝiĝis kun la afrikanaj popoloj finitajn produktojn (teksaĵojn, vitraĵetojn, pafilojn) kontraŭ sklavoj. Tiuj sklavoj estis re-interŝangitaj en Ameriko kontraŭ mono aŭ kontraŭ tropikaj produktoj (sukero, kotono, vanilo). Tiu komerco estis kvante tre malsupra al tiu de Nanto aŭ de Bordozo.
Linio 425:
Marsejlo festis tiun riĉecon per la koloniaj eksposicioj de 1906 kaj 1922 kiuj multe sukcesis. La alveno de pluraj centmiloj da traŭmatizitaj repatriguloj el Alĝerio en 1962 stampis la spiriton de la urbo.
 
==== La grandaj konstruadoj en la 19a jarcento ====
 
La teritoria kaj demografia kreskoj de la urbo kaŭzis ĉefan konstruadon de tiu jarcento : la alkondukado de la Duranca akvo, decidita jam de 1834 de la urbestro Maximin Consolat; tiu decido altrudiĝis despli ke plagis tiun ĉi jaron granda sekeco kaj ĥolero epidemio. En 1884, plagis nova epidemio de ĥolero.
Linio 437:
En 1871, dum la insurekcio de la Pariza Komuno, Marsejlo spertis similan ribelon kiu daŭris 15 tagojn. La Prefektejo bombardiĝis kaj la estro de la ribelantoj, modera advokato Gaston Cremieŭ estis mortpafita post 6 monatoj en Pharo.
 
==== La intermilitaj skuadoj ====
 
En 1938, en Marsejlo okazis terura fajrego en magazeno Nouvelles Galeries, kiu ege difektis kelkajn pluretaĝajn domegojn sur strato Canebière. Fronte al sendisciplino de la Marsejlanoj, kaj la senkapableco de la fajrbrigadistoj regi la ordon por plenumi la helpon, Edouard Daladier, kiu ĉeestis por kongreso kaj loĝis en hotelo Noailles fronte al la flamiĝanta vendejo Nouvelles Galeries diris "ĉu do ne estas iu por regi ordon en tiu-ĉi urbo".
Linio 445:
La urbo Marsejlo cetere pro gravaj financaj malfacilaĵoj kuratoriĝis kaj dotiĝis per eksterordinara administristo ĝis la Liberigo en 1944.
 
==== La 2a mondmilito ====
 
Sekve de la usona elŝipiĝo en Norda Afriko, Marsejlo estis okupata fare de la Germana armeo la 12an de Novembro 1942, same kiel la cetera Suda regiono. La urbo multe suferis pro la okupado ĉefe dum la "Marsejla razio", inter aliaj la kvartalo Panier norde de la malnova haveno, nomita krimkvartalo fare de la nazioj. Dum la nokto inter la 22a kaj la 23a de Januaro 1943, pluraj miloj homoj estis arestitaj, kaj du tagojn poste, la 24an de Januaro, generalo SS Oberg helpita de la prefekto René Bousquet ordonis al la loĝantoj de la kvartalo Vieŭ-Port [malnova haveno] vakigi sian loĝejon antaŭ 2 horoj kun 30 kg da pakaĵo. 30 000 homoj estis forpelitaj. Dum la 2 sekvantaj semajnoj, 1 500 konstruaĵoj estis dinamititaj, kio postlasis ruinkampon ĝis la Liberigo.
Linio 455:
La FFI de Marsejlo (el kiuj Gaston Deferre) pretigis la liberadon de la urbo. Lundon la 21an de Aǔgusto ili ekigis la ribelon kune kun instrukcio al ĝenerala striko. Sed ĉar ili estis malbone armitaj kaj malmultaj, ilia situacio estis kriza ĝis la alveno de la algerianaj tirajonoj de Generalo Montsabert, kiuj eniris en Marsejlon Merkredon la 23an. La bataloj kontraǔ la germana armeo daǔris plurajn tagojn ĝis la kapitulaco de Generalo Schaeffer la 28an de Aǔgusto. La 29an Generalo de Lattre ĉeestis la paradon de la Afrika armeo sur strato Canebière.
 
==== De 1950 ====
 
Marsejlo travivis tre malfacilan ekonomian periodon ekde la jaroj 1950 kun la progresiva sendependiĝo de la francaj kolonioj kaj dum la jaroj 1970 kun la krizo, kiun suferis ĝia industria strukturo.
Linio 461:
Fine de la 20a jarcento, la urbo de nove ekstartis kaj entreprenis tre gravajn laboraĵojn por restrukturigi la urbon, precipe pro la impulso de la programo Eǔromediteraneo.
 
== Loĝantaro kaj socio ==
 
=== Demografio ===
 
Post grava krizo dum la jaroj 1970aj kaj 1980aj, en kiu la loĝantaro malkreskis de pli ol 900 000 ĝis malpli ol 800 000 (malgraǔ sufiĉe pozitiva naskiĝ-kvanto), la Franca Stato kaj la marsejlaj aǔtoritatoj decidis dum la jaroj 1990aj kaj 2000 restartigi la urban ekonomion : la vasta programo Eǔromediteraneo celas venigi la entreprenojn kaj ĝi celas gravan urban restaǔrojn la kvartalojn de la urba centro apud la aǔtonoma haveno. Laǔ la lasta cenzo la loĝantaro rekreskis (la kresko superis la nacian averaĝon).
Linio 491:
== Vidu ankaŭ ==
* [[Marsejla taroko]]
== Panoramo ==
[[FileDosiero:Marseille Panorama NDDLG NorthWest JD 12082007.jpg|center|upright=3.2|thumb|1000px|Marsejlo el [[Notre-Dame de la Garde]].]]
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} http://www.mairie-marseille.fr <!-- (Prefektejo, Prefektujo) _de_ Marsejlo -->
Linio 553:
[[ka:მარსელი]]
[[kab:Marseille]]
[[kg:Marseille]]
[[kk:Марсель]]
[[kl:Marseille]]