Ray Kurzweil: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Raymond "Ray" Kurzweil''' (elp. Kerzŭejl /ˈkɜrzŭaɪl/; naskita la 12-an de februaro 1948) estas usona verkisto, inventisto kaj futuristo. Li estas engaĝita en kampoj k...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Raymond "Ray" Kurzweil''' (elp. Kerzŭejl /ˈkɜrzŭaɪl/; naskita la 12-an de februaro 1948) estas usona verkisto, [[inventisto]] kaj [[futuristo]]. Li estas engaĝita en kampoj kiel ekzemple [[optika signorekono]] (optika tekstrekono), [[tekst-al-parola sintezo]], [[parolrekona teknologio]], kaj [[elektronikaj klavaraj instrumentoj]]. Li estas la verkinto de pluraj libroj pri sano, [[artefarita inteligenteco]] (AI), [[transhumanismo]], la [[teknologia singulareco]], kaj [[futurismo]].<br />
En junio 2005, Kurzweil prezentis la "[[Kurzweil-Nacian Federacion de la Blindula Leganto]]" (K-NFB Leganto) - poŝ-granda aparato konsistanta el cifereca fotilo kaj komputilo. Kiel la [[Kurzweil Leganta Maŝino]] de preskaŭ 30 jaroj antaŭe, la [[K-NFB Leganto]] estas dizajnita por helpi blindulojn per voĉlegado de skriba teksto. La pli nova maŝino estas portebla kaj skanas tekston tra fotoj de[[cifereca fotilo]], dum la pli aĝa maŝino estas granda kaj skanas tekston tra flata skanilo.<br />
 
Kurzweil faris filmon titolitan [[La Singulareco estas proksima: Vera historio pri la Estonteco]] surbaze, parte, sur lia libro de 2005 nomita [[La Singulareco estas proksima]] (The Singularity Is Near). Parte fikcia, parte nefikcia, li intervjuas 20 grandajn pensulojn kiel [[Marvin Minsky]], kaj plie ekzistas B-linia rakonta historio kiu ilustras kelkajn el la ideoj, kie komputila [[avataro]] ( Ramona) savas la mondon de mem-reproduktantaj mikroskopaj robotoj.
 
Aldone al la filmo de Kurzweil, sendependa, film-longa dokumentario produktiĝis pri Kurzweil, lia vivo, kaj liaj ideoj nomita [[Transcendenta Homo]] (''Transcendent Man''). Produktoroj [[Barry Ptolemy]] kaj [[Felicia Ptolemy]] sekvis Kurzweil, dokumentante lian tutmondan prelegan turneon. Premierite en 2009 ĉe la [[Tribeca Kinfestivalo]], Transcendenta Homo dokumentas la serĉon de Kurzweil por riveli la finfinan sorton de la homaro kaj esploras multajn el la ideoj trovitaj en lia New York Times-plejvendita libro, nomata [[La Singulareco estas proksima]], inkluzive de lia koncepto de [[eksponenta kreskado]], radikala [[vivoplilongigado]], kaj kiel ni transcendos nian biologion. La Ptolemy-oj dokumentis la esprimitan celon de Kurzweil por alporti reen sian forpasintan patron uzante [[AI]]. La filmo ankaŭ refektas kritikistojn kiuj argumentas kontraŭ la prognozoj de Kurzweil. En 2010, sendependa dokumenta filmo nomita ''Plug & Pray'' (konektu kaj preĝu vortludo kun ''plug & Play'' konektu kaj ludu) premieris ĉe la ''Seattle International Film Festival'' ([[Sialela Internacia Kinfestivalo]]), en kiu Kurzweil kaj unu el liaj plej gravaj kritikistoj, [[Joseph Weizenbaum]], diskutas pri la avantaĝoj de [[eterna vivo]].
 
 
Estante intervjuita por februaro 2009 de [[Rolling Stone]] magazino, Kurzweil esprimis deziron konstrui genetikan kopion de sia forpasinta patro, [[Fredric Kurzweil]], el DNA ene de lia tombo. Tia granda celo estus atingita per deplojado de diversaj nanorobotoj por sendi nombron de DNAoj reen de la tombo, konstruante klonon de Fredric kaj prenante memorojn kaj rememorojn - de la menso de Ray - pri lia patro.